2012-10-12
La kompanio Bayerische Motoren Werke (la grupo BMW) kun siaj markoj BMW, MINI, Husqvarna Motorcycles kaj Rolls-Royce estas unu el la plej sukcesaj produktantoj de altkvalitaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj en la mondo. Ĝi havas 25 fabrikojn en 14 landoj kaj tutmondan disvendan reton kun reprezentejoj en pli ol 140 landoj. En la jaro 2011, la grupo BMW tutmonde vendis proksimume 1,67 milionoj da aŭtomobiloj kaj pli ol 113 mil motorciklojn.
Laŭ ĵusa informo de EsperantoLand la aŭtomarko "Mini" de BMW gratulis en la 24-a de majo Esperanton okaze de la 125-a naskiĝdatreveno, kun la deziro en Esperanto "feliĉan naskiĝtagon". La prestiĝa entrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio en la germana lingvo. Kaj la gratulo disponeblas ankaŭ en Esperanto.
Ĉi-sube estas ĝia plena teksto.
Feliĉan naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto pro la 125-a datreveno de la naskiĝtago.
La "mondlingvon" kaj MINI kunligas siaj longaj historioj kaj la kosmopolita konscio.
Munkeno. MINI gratulas pro la 125-a datreveno de la naskiĝtago al la internacie konata kaj preskaŭ tutmonde uzata artefarita lingvo Esperanto. Kaj la brita altkvalita aŭtomobilo, kies antaŭa modelo unuafoje produktiĝis en la jaro 1959, kaj Esperanto havas longan, eventoplenan historion kaj vastan popularecon tra plej diversaj kulturoj. La kreado kaj disvastigo de la planlingvo Esperanto estas la verko de la okulkuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Li publikigis en la jaro 1887 sub la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto" en Varsovio libreton, en kiu li priskribis la fundamenton por tutmonde komprenebla kaj universale uzebla lingvo. 125 jarojn poste oni parolas Esperanton en ĉiuj kontinentoj. Internacia historio de sukcesoj -- tutsimila al tiu de la aŭtomobilo MINI.
Ludwik Lejzer Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859 kiel filo de lingvo-instruisto en la nuna pola urbo Białystok, kiu tiam apartenis al Rusio. Celante verki facile lerneblan kaj neŭtralan lingvon kun la klara kaj simpla gramatiko por la internacia interkompreniĝo de la popoloj, li kreis la planlingvon Esperanto. Por fari tion, li kombinis elementojn de latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Rapide formiĝis en kelkaj eŭropaj ŝtatoj la unuaj E-asocioj, sed la politikaj cirkonstancoj de la 20-a jarcento plurfoje malfaciligis la disvastigon de la lingvo. Kiel elemento de la interkompreniĝo de la popoloj Esperanto tamen havis ĉiam kreskantan akcepton tra ĉiuj kontinentoj.
Same kiel la MINI, kiu hodiaŭ estas en pli ol 100 merkatoj en la tuta mondo, ankaŭ Esperanto evoluis al internacia fenomeno. La artefarita lingvo hodiaŭ estas parolata en pli ol 100 landoj. Radiostacioj en Ĉinio, Kanado, Koreio, Aŭstralio kaj aliaj landoj regule elsendas en Esperanto, kaj ankaŭ en la interreto la planlingvo estas tre ŝatata. La serĉilo Google, la interreta telefonservo Skype, la reta enciklopedio Wikipedia kaj la retumilo Firefox "parolas" Esperanton. Dum la jardekoj ekestis daŭre kreskanta komunumo de amikoj kaj uzantoj de la lingvo -- en sia strukturo simile diverseca kaj kosmopolita kiel la internacia MINI-komunumo. Malgraŭ la historio-plena aĝo Esperanto daŭre restos juna kaj aktuala. Paralele al la kreskantaj postuloj de la tutmondiĝo kaj la nuntempa, moderna vivstilo Esperanto daŭre adaptas sian kreskantan vortaron al la novaj cirkonstancoj kaj defioj. Tiamaniere Esperanto samtempe signifas tradicion kaj modernigon -- tutsame kiel la MINI.
Mallonge dirite: MINI kaj Esperanto havas kelkajn komunajn trajtojn. Ambaŭ estas kosmopolitoj, kunligas generaciojn kaj kontinentojn. Eĉ se ili havas siajn radikojn en Eŭropo, ili tamen hejmas en la tuta mondo. Pro tio MINI deziras en plej esperanta Esperanto "Feliĉan naskiĝtagon!" kaj ĉion bonan por la venontaj 125 jaroj!
(elhttp://sezonoj.ru)
Redaktoro : Wang Lihua
|