Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memorkunveno pri la 125-jariĝo de Esperanto kaj Kunsido pri eldonado de la albumo Antaŭen kun Espero
2012-10-12

Teksto de Xie Ruifeng kaj foto de Zhao Xi

 

 

    En la 12-a de oktobro solene okazis memorkunveno pri la 125-jariĝo de Esperanto kaj kunsido pri eldonado de la albumo Antaŭen kun Espero en la domo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, subtenante de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo. En la kunveno ĉeestis pli ol 70 esperantistoj kaj Esperanto-amikoj.

 

    S-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, prezidis la kunvenon kaj konigis la fonon kaj la signifon de la kunsido.

 

    Unue parolis s-ro Hou Zhiping, eksa vicprezidanto de EPĈ kaj ĉefredaktoro de la albumo Antaŭen kun Espero . Li ĉefe retrorigardis la kompiliadon de la albumo, mallonge konigis la enhavon kaj la eldonadon de la albumo kaj bondeziris al la futura disvolviĝo de Esperanto en Ĉinio.

 

    Poste faris paroladon s-ino Chen Shi, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, direktoro kaj ĉefredaktoro de la redakcio EPĈ. Ŝi retrorigardis la aktivadojn organizitajn de ĈEL en la kuranta jaro, ekzemple la kunsidon de EPĈ kaj ĈEL en la 97-a UK en Vjetnamio, la kulturan festivalon en Mongolio kaj la semajno por kultura interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio.

 

    Dum la kunveno parolis ankaŭ sinjorino Ba Yan, estrino de la sekcio de internacia kunlaboro sub la Zaozhuang-a Universitato kaj vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-asocio. En la nomo de Zaozhuang-Universitato kaj Zaozhuang-a E-Asocio, ŝi esprimis sian gratulon al la kunveno kaj faris raporton pri la preparado de Esperanto-muzeo kaj esperantaj kursoj en la du lernejoj, Zaozhuang-a Universitato kaj Zaozhuang-a Profesia Instituto.

 

    Sinjorino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de EPĈ kaj eksa prezidantino de ĈEL kun forta amo al la Esperanto rakontis pri sia sento dum la lerna kaj labora tempo de EPĈ kaj ĈEL. Ŝi diris, ke Esperanto vidigis sin la veran idealon kaj signifon de la Esperanta laboro kaj la valoron de la vivo por sia patrolando, kaj la hodiaŭa kunveno rememorigis al ŝi la mortintajn esperantistojn, kiuj estis eterna modelo kaj fiero por ĉiuj esperantistoj.

 

    S-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la Islanda Ambasadejo en Ĉinio, dankis ĉiujn por la okzao de la 125-jariĝo de Esperanto. Li diris, ke 125 jaroj estas longa tempo en la historio por Esperanto sed mallonga por homoj, antaŭ pli ol 100 jaroj Esperanto naskiĝis tamen nun ĝi restas ankoraŭ vivanta kaj kreskanta. Li opinias, ke kvankam la nuna Esperanto ne tiel rapide disvolviĝas kaj evoluas ol en la komenco, tamen ĝia idealo estas forte signifoplena al la tuta mondo.

 

    S-ro Ho Song, vicprezidanto de la Korea Esperanto-asocio kaj esperanta kaj korea instruisto de lernejo en Changzhou en Ĉinio, raportis seriajn Esperantajn aktivecojn okazitajn en Koreio.

 

    S-ro Usui Hiroyuki, japana redaktoro de EPĈ diris, ke li tre ĝojas pro la preskaŭ same longa historio de Esperanto en Ĉinio kaj Japanio. Sed post la komparo inter lia unuafojo kaj la lastatempa vizito al Ĉinio, li trovis, ke nun la Esperanto estas ne tiel konata en la gejunuloj en Ĉinio. Cetere la esperantistoj ekster Azio malmulte scias pri la esperanta movado en Azio. Li volas sin strebi al la plibonigo kaj evoluo de Esperanto en la du landoj kaj sciigi al la tuta mondo la klopodon de aziaj esperantistoj.

 

    S-ro Nan Youli, prezidanto de la Pekina E-Asocio gratulis la sukceson de la eldonado de la albumo kaj la celebrado de 125-jaraĝo de Esperanto en la nomo de PEA.

 

    S-ino Wang Fang, direktoro de esperanta sekcio de ĈRI, esprimis sian emocion pro la valora enhavo de la albumo kaj rememoris la kunlaboradojn inter ĈRI kaj ĈEL. Fine ŝi esprimis sian esperon pri la prosperigo de la Esperanto-movado en Ĉinio kaj la tuta terglobo.

 

    S-ro Zhu Mingyi, eksa direktoro de la oficejo de ĈEL, diris, ke 125 jaroj por Esperanto, kiel lingvo, estas vere ne longa tempo. Esperanto estas ne ponto por ĉiuj nacioj en la tuta mondo. La plej bona celebro por la naskiĝtago de Esperanto por ni esperantistoj estas heredi la veran spiriton kaj idealon de Zamenhof. Li diris ankaŭ, ke la albumo kun plena valoro estas taŭga donaco por la 125-jariĝo de Esperanto .

 

    S-ro Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL, esprimis sian dankon kaj gratulon al ĉiuj ĉeestantoj. Li diris, ke la albumo prezentis la historion de la Esperanto-movado en Ĉinio, oni povas spekti la pasintecon tra la albumo kaj rigarti la futuron tra la aktivadoj. Li esperas, ke ĉinaj esperantistoj eldonos pli da libroj aŭ albumoj por registri la vivan kreskadon de Esperanto.

 

    S-ro Guo Xiaoyong , la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, faris resuman parolon. Li unue esprimis gratulon en la nomo de ĈIEG al la kunsido pri la albumo, sukceso de la Azia Jaro kaj aliaj aktivadoj. Li menciis, ke antaŭ 125 jaroj Esperanto naskiĝis, tio komencis novan epokon. Li alte taksis la signifon de la albumo por la Esperanto-movado en Ĉinio, ĉar ĝi fidele registris la brilan historion de la ĉina Esperanto-movado, revidigis la senlacan kaj senhaltan strebadon de la ĉinaj esperantistoj kaj manifestis la idealon kaj kredon de tiuj esperantistoj. Li alte taksis la seriajn aktivadojn organizitajn de ĈEL kaj EPĈ kaj opiniis, ke pluapaŝe pliigi la internacian interŝanĝadon per Esperanto estas grava kaj taŭga platformo por ĉiuj.

 

    Sekve li proponis, ke unue, junaj esperantistoj estas ŝlosila elemento por la disvolviĝo de Esperanto, ĉinaj esperantistoj povas kunlabori kun la universitatoj por kreskigi entuziasmon de gejunuloj al Esperanto. Due, ĉinaj esperantistoj povas organizi pli multajn Esperantajn aktivadojn por altigi la lingvan nivelon kaj antaŭenpuŝi interŝanĝadon. Trie, ĉinaj esperantistoj devas zorgi pri la konservado kaj kolektado de la materialoj de Esperanta historio. Kvare, pliigi la kunlaboradon inter ĉinaj esperantistoj kaj internaciaj esperantaj rondoj estas same grave al la ĉinaj esperantistoj. Kvine, plifortigi la propran konstruadon, speciale por ĈEL, povas bonigi sian servadon al ĉiuj esperantistoj, tio ne nur povas familiigi la ĉinajn esperantistojn sed ankaŭ evoluigi la Esperanto-movadon en la tuta lando.

 

    Partoprenis en la kunveno ankoraŭ sinjoro Wang Yanjing, vicprezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, gvidantoj kaj delegitoj de Esperantaj organizoj el Tianjin kaj la provincoj Anhui, Liaoning kaj Shandong k.s. Intervujis la kunvenon amasokomunikiloj en Pekino inkluzive de: Xinhua-novaĵ-agentejo, la transmara eldono de la Popola Ĵurnalo, Ĉina Ĵurnalo, Ĉina Novaĵ-agentejo, Pekina Junulara Ĵurnalo, Guangming-Ĵurnalo, ĈRI, Ĉina Kultura Gazeto, Popola Reto, China.org.cn kaj tiel plu.

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng