Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Donald Broadribb (1933-2012)
2012-10-15

    Honora Membro de UEA, d-ro Donald Broadribb forpasis la 13-an de oktobro. Li naskiĝis en Usono sed ekde 1974 vivis en Aŭstralio. Broadribb studis filozofion, teologion kaj lingvistikon en Usono kaj Aŭstralio kaj psikanalizon en Svislando. Li esperantistiĝis en 1946 kaj membriĝis en UEA en 1950. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn: Kristana Bulteno en Usono en la 50-aj jaroj, Nord-Amerika Esperanto-Revuo (1959-62), Biblia Revuo (1964-72), La Nigra Cigno (bulteno de Esperanto-Ligo de Okcidenta Aŭstralio, 1980-88), kaj Esperanto sub la Suda Kruco (1989-2008). En 2008 li fondis la retrevuon Mirmekobo, de kiu ĝis oktobro 2012 aperis 21 numeroj. Kun G. Rust li kompilis Terminaro de bibliaj studoj (1973). En 1967 li kunfondis ĉirkaŭ "Biblia Revuo" Internacian Asocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj.

 

    Broadribb estis grava tradukisto. Krom du verkoj de Platono, La respubliko kaj Kratilo (la unua el kiuj gajnis la OSIEK-premion en 1995), li esperantigis Alico en mirlando kaj Trans la spegulo de L. Carroll, La mirinda sorĉisto de Oz (L. Frank Baum), Eposoj el Antikva Ugarito, Mil naŭcent okdek kvar (G. Orwell), kaj plurajn tekstojn el la Mortmaraj rulaĵoj Qumran. Amaso da artikoloj kaj tradukaĵoj el lia plumo aperis en diversaj Esperanto-gazetoj ekde 1948. Li kontribuis per tradukoj ankaŭ al Aŭstralia antologio (1988). Broadribb estis membro de la Akademio de Esperanto (1972-81 kaj 1992-2001) kaj juĝanto pri prozaĵoj ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA (ekde 1995). Rekone pro liaj meritoj Aŭstralia Esperanto-Asocio donis al li la titolon de Fratulo en 1996. En la 82-a UK en Adelajdo en 1997 li estis nomumita Honora Membro de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng