Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La usona aerkompanio Delta lanĉos novan aerlinion en Ĉinio
2012-10-15


Richard Anderson faras konigon pri la lanĉota aerlinio. 

 

    La 13-an de oktobro Richard Anderson, ĉefa ekzekutiva oficisto de la usona aerkompanio Delta, la plej granda aerkompanio en la mondo, anoncis en Pekino, ke de decembro de la kuranta jaro la aerkompanio Delta multigos flugadon de Pekino al Detrojto kaj samtempe en junio de 2013 ĝi lanĉos rektan flugadon de Ŝanhajo al Seattle.

 

    Richard Anderson diris, ke la lanĉo de la nova aerlinio respondas ĉefe al la postulo de la pasaĝera transportado de la arelinio. Kvankam nun la pliiĝa rapideco de la ĉina ekonomio iom mildiĝas, tamen laŭ li ĝi ankoraŭ rapide kreskas. Li esperas, ke sekve de la pluapaŝa malstreĉo de la usona vizo, la aerkompanio Delta akiros pli grandan profiton en Ĉinio.

 

    Laŭ rangorda listo de la pasaĝer-transporta kvanto de la tutmondaj aerkompanioj en la jaro 2011 publikigita de la Internacia Asocio de Aera Transportado, la aerkompanio Delta okupis la unuan lokon en la mondo per transportado de 113 milionoj da homfojoj. Nuntempe la aerkompanio posedas pli ol 700 aviadilojn, kiuj flugas al diversaj landoj de la mondo. La kunlaboro de kuna ĝuo de etend-kodo de aerlinioj inter Ĉinio kaj Usono enhavas 6 aerliniojn trans la Pacifiko, 30 aerliniojn en Usono kaj pli ol 20 en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng