2012-10-15
 Estas lanĉita la satelito Shijian-9-A/B per la transporta raketo Changzheng-2C |
La 14-an de oktobro je la 11-a horo kaj 25 minutoj en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro, Ĉinio per la transporta raketo Changzheng-2C lanĉis la sateliton Shijian-9-A/B, kaj la satelito eniris en la difinitan orbiton.
Utiligata en nova scienc-teknologia eksperimento, la satelito estas farita de la satelita limigita kompanio Dongfanghong sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. Ĝi estas uzata por fari eksperimentojn pri longvivo, altprecizeco kaj altrendimento de satelitoj por multigi aerospacan produkton faritan de Ĉinio.
La raketo Changzheng-2C estas farita de la Ĉina Instituto de Raketa Teknologio sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. Tio estas la 169-a flugado de la transporta raketo Changzheng.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|