Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
LEE Chong-Yeong kaj Ĉinio
2012-10-15

Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VIII) 

 

de s-ino Kim Uson, eksa vicprezidanto de la Korea E-Asocio

 


En la kamparo de Ĉinio en la jaro 1983 
 

Ĉe la lago Cheonji sur la monto Baekdusan en la 14-a de julio, 1986 
 

Inaŭgura ceremonio de honora profesoro LEE Chong-Yeong ĉe la Nankina Ekonomia Universitato, Ĉinio, en la jaro 2000 

 

    D-ro LEE Chong-Yeong (1932 ~ 2008) eklernis Esperanton en la jaro 1949, kiam li estis lernanto de meza lernejo. Li iam servis kiel prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado de la Universala E-Asocio (1994 ~ 1995 kaj 1998 ~ 2001); kiel prezidanto de la Universala E-Asocio (1995 ~ 1998) kaj komitatano de la Universala E-Asocio (1998 ~ 2007).

 

    Li rezultis brilajn atingojn ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en diversaj kampoj, kiel diplomato por UN-Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, angle FAO (1970 ~ 1987), profesoro de la fako pri komerca administrado de la Ŝtata Universitato Kyungpook (1987 ~ 1994 ) k aj t iel plu .

 

    Rilato kun Ĉinio faris multajn influojn al la vivo de LEE Chong-Yeong. De post sia unua vizito al Ĉinio en la jaro 1981, li interesiĝis pri la ŝanĝoj de komercaj politikoj de la socialisma Ĉinio kaj kolektante materialojn por pristudi ilin. La universitato Kyungpook eldonis la libron Studo pri la Historio de Komercaj Politikoj de Ĉinio, 1949 ~ 1989 en la jaro 1991, per kiu li akiris doktorecon pri komerco de la universitato Kobe (Japanio) en la jaro 1997. Kaj li ricevis de la ĉina registaro la Medalon por Amikeco, en la jaro 1995.

 

    Fine de la 1970-aj jaroj LEE Chong-Yeong laboris kiel ĝenerala sekretario de du organizaĵoj: la Azia kaj Pacifika Regiona Agrikultura Kredita Asocio kaj de la Asocio de Nutraĵaj Merkatumaj Agentejoj en Azio kaj Pacifiko. La oficejoj estis en Bankoko.

 

    Li ofte laborvojaĝis al diversaj landoj, helpis surlokajn FAO-specialistojn, kaj konsilis registaron por plibonigi distribuon de agrikulturaj produktaĵoj kaj tiel plu.

 

    En la jaro 1981, li volis fari viziton al Ĉinio, kiu komencis la ekonomian reformon en la jaro 1980 kaj estis draste ŝanĝiĝanta. FAO-sidejo transdonis la opinion de la ambasadorejo de Ĉinio en Italio, kiam Ĉinio ankoraŭ ne havas diplomatiajn rilatojn kun Sudkoreio kaj do ne eblas doni la vizon (en la jaro 1992 lanĉita estis la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj). Tiam li decidis iri al Ĉinio kiel FAO-oficisto. Li organizis 20 reprezentantojn de la Agentejoj de la Nutraĵaj Merkatumaj Agentoj en Azio kaj Pacifiko kaj petis ĉe la ambasadorejo de Ĉinio en Tajlando la vizon kun la celo observi la ĉinan merkatuman sistemon. Li uzis UN-pasporton, kaj la peto estis akceptita.

 

    Kvankam UN-oficisto, li kiel sudkoreo ricevis unuafoje la ĉinan enirvizon. Kaj la ambasadorejo de Koreio en Tajlando havis grandan intereson pri lia vizito kaj faris tiajn multajn petojn, ke li skribu taglibron kaj poste ĝin montru.

 

    Li skribis taglibron jene:

 

    En la 6- a de novembro 1981 mi kun 20 reprezentantoj alvenis al Ŝanhajo tra Hongkongo, kaj ĉe la flughaveno nin akceptis estro de la departemento pri internacia kunlaboro ĉe la ĉina ministrejo pri agrikulturo. Post la salutoj la estro de la departement o diris tre favore al mi: "Vi estas la unua oficiala enirinto al Ĉinio kiel sudkoreo kaj havus mul tajn scivolojn. Demandu ion ajn kaj ankaŭ fotu ion ajn laŭvole krom militajn instalaĵojn…" Dum dek tagoj mi vizitis la Popolan Komunumon, kiu restas ankoraŭ, kaj observis la merkatuman sistemon de la regionaj agrikulturaj produktaĵoj.

 

    De post tio ĉiujare li, kiel UN-oficisto,faris viziton al Ĉinio 8 fojojn kaj konatiĝis kun multaj amikoj, kaj profundigis la amikecon kaj reciprokan fidon inter la du popoloj.

 

    Vizitoj al Ĉinio

 

Datoj

Ĉefaj vizitoj

 Laboroj

1981.nov.6 ~ 17

Ŝanhajo

Observado de agrikulturaj grupoj

1982.aŭg.21 ~ 31

Tianjin

Observado de agrikultura kredita sistemo

1983.aŭg.31 ~ sep.30

Shenyang

Plibonigo de legoma kaj frukta distribuo

1985.okt.7 ~ 15

Wuhan

Plibonigo de grena distribuo

1986. jul.1 ~ 20

Yanbian

Plibonigo de agrikultura distribuo en Yanbian

1987. jul.18 ~ 25

Beidaihe

Konferenco pri agrikultura politiko

1989. aŭg.16 ~ 22

Pekino

Analizo pri taŭgeco por konstrui pograndan legoman kaj fruktan merkaton

1993. jul.20 ~ aŭg.14

Pekino

Edukado pri legoma kaj frukta distribuo

1994. jul.20 ~ 30

Nankino, Pekino, Baekdu monto

Konferenco pri ĉina-korea merkatumo

1995. sep.26 ~ 29

Pekino

Ricevo de la Medalon por Amikeco

1996.aŭg.25 ~ 28

Ŝanhajo, Pekino

Azia Esperanto-Kongreso

1998.nov.3 ~ 14

Nankino

Edukado pri grena distribuo

 

    En la jaro 1982 li kun sia edzino vizitis Ĉinion pro aferoj de la agrikultura kredito. Tiam aparta folio por la vizo aldoniĝis al la korea pasporto, ĉar Ĉinio ankoraŭ ne havis diplomatiajn rilatojn kun Sudkoreio. La ĉina flanko faris tre afablan prizorgadon, kaj eĉ aparta ĉiĉeronino gvidis lian edzinon al Pekino kaj Tianjin, dum li okupiĝis pri la laboro. En la jaro 1986 li vizitis la monton Baekdusan*, kiu situas ĉe la limo de Nordkoreio kaj Ĉinio, danke al speciala organizado de la ĉina flanko. Li verkis la jenan verson, rigardante al la lago Cheonji** sur la montpinto.

 

    Mi vidas jen Cheonji, la fonton de l' kore- nacia historio,

 

    Ĝi plenas de l' verda lumbrilo havanta spiriton de l' nacio.

 

    Mi ŝatus rigardi l' majeston el la tero de mia patrio...

 

    En februaro de 1987 li demisiis de FAO, sed plu vizitis Ĉinion kiel FAO-konsilisto. Ĉe ĉiu vizito li detale skribis taglibron. Kolekton de liaj skriboj libroforme eldonis la Korea Ekonomia Tagĵurnalo sub la titolo de "Vojaĝo pri Ekonomio de la Ĉina Kontinento". Siatempe absolute mankis al li informoj pri Ĉinio kaj la libro akiris grandan popularecon kaj estis furore vendita.

 

    Li amikiĝis kun Chu Baotai, vicestro de la departemanto pri administrado de eksterlandaj investoj kaj tradukis lian libron Cent demandoj kaj respondoj pri investoj al Ĉinio. Lian tradukon eldonis la Korea Ekonomia Tagĵurnalo. Multaj koreaj entreprenistoj legis kaj utiligis ĉi tiun libron por siaj investoj al Ĉinio.

 

    Memore al la 50-jariĝo de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito en la jaro 1995 Ĉinio decidis doni medalon al kelkaj eksterlandaj specialistoj, kiuj kontribuis al la ĉina evoluo. Li estis unu el tiuj specialistoj. Tio okazis 7 jarojn post lia demisio el FAO. Li estis invitita al la ceremonio en septembro kaj ricevis la Medalon por Amikeco. La ĉina registao kovris ĉiujn kostojn por vojaĝi kaj resti.

 

    Kajero de LEE Chong-Yeong rilate al Ĉinio

 

    En la jaro 1987: Honora profesoro ĉe la Nankina Ekonomia Universitato, Ĉinio

 

    En la jaro 1996 : Honora profesoro ĉe la Universitato Yanbian, Ĉinio

 

    En la jaro 2000 : Gastprofesoro ĉe la Nankina Universitato, Ĉinio

 

    -------------------------------------------

 

    * Baekdusan : La montaro Changbai en la sudorienta parto de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio

 

    ** Cheonji : La lago Tianchi sur la montpinto de la montaro Changbai, kiu funkcias kiel landlimo inter Ĉinio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng