Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝo de verkistoj dediĉita al Tibor Sekelj
2012-10-15

    Kroata Esperanto-Ligo (esperanto@zg.t-com.hr) kunlabore kun Esperanto-Societo "Trixini" Hrašćina invitas al renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće en norda Kroatio la 15-an de septembro 2012. La renkontiĝo estas dediĉita al 100-jaroj de Tibor Sekelj.

 

    Programo:

 

    Saluto de la prezidantino de KEL Judita Rey Hudeček

 

    Pri Tibor Sekelj parolas Zlatko Tišljar (HR)

 

    Heredaĵo de mia edzo Tibor Sekelj. Parolas Erzsebet Sekelj (HU)

 

    Poezion de Tibor Sekelj analizas Zlatoje Martinov (SR)

 

    Francan tradukon de "Kumeŭaŭa – filo de la ĝangalo" prezentos A. Jaucions (FR)

 

    Kroatan tradukon de "Kumeŭaŭa" prezentos aktoro Ivan Ožegović

 

    Koncertas Neven Mrzlečki

 

Spomenka Štimec

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng