2012-10-15
 Dum la streĉa kaj intensa konkurso |
|
 Liu Jingmin faras parolon en la ferma ceremonio. |
|
 En celebrado (Tony Martin, la unua de maldekstre) |
Vespere de la 13-a de oktobro okazis en la Pekina Internacia Konferenca Centro la ferma ceremonio de la 2-a Turneo de Pekino kaj la bankedo por adiaŭi la sportistojn kaj aliajn invititojn.
La Turneo de Pekino kaj la Turneo de Francio ambaŭ apartenas al la plej altklasa bicikla konkurso de la Unio de Internacia Biciklado. La Turneo de Pekino estas samtempe la sola mond-turnea konkurso en Azio. Al la ĉi-foja biciklado ĉeestis pli ol 140 sportistoj el 19 teamoj ĉinaj kaj alilandaj. La tuta konkurso konsistas el 5 stadioj kun la totala distanco de 753.5 kilometroj, kaj la sportistoj povas bicikli tra 10 distriktoj kaj gubernioj de Pekino.
Dum la 5-taga konkurso streĉa kaj intensa, Tony Martin, germana sportisto kaj membro de belga teamo, sukcese ĉampioniĝis denove. Laŭ lia opinio, Pekino estas lia "feliĉa loko". Li anoncis: "Mi dankas al ĉiuj kaj ĉio de ĉi tiu loko! Kaj mi revenos por gajni mian trian ĉampionon sinsekvan en la venonta jaro!"
Sinjoro Hein Verbruggen, honora prezidanto de la Unio de Internacia Biciklado, kaj sinjoro Liu Jingmin, prezidanto de la organiza komitato de ĉi-foja biciklado, faris parolon en la ferma ceremonio. Liu Jingmin diris, ke la Turneo de Pekino akcelis la evoluadon de la monda biciklo-sporta movado.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|