Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Diabolo, mia amo
2012-10-15

de MA LI

 

    "Kiam mi estis knabeto, mi jam ekamis ludi diabolon. Kaj la amo daŭras ĝis nun," diris Zhang Guoliang, fama faristo kaj ludanto de diabolo.

 

    En la 22-a de aŭgusto okazis diabola ludo en tradicia kvadrata korto de Tongzhou, Pekino. Zhang Guoliang, la ludanto de diabolo kaj heredanto de la diabola farado, allogis atenton de la ĉeestantoj per sia lerteco.

 

    Diabolo estas ĉina tradicia populara ludilo. Antaŭ milo da jaroj, ĝi estis ludilo en imperiestraj palacoj, kaj nun ĝi jam fariĝis popola ludilo por amuziĝo, sanigo, prezentado kaj konkurso. Ĝi precipe furoras en la norda parto de Ĉinio. En la malnova Pekino la urbanoj ofte mem amuziĝis per tia ludado eksterdome.

 

    La tradicia diabolo estis farita el bambuo aŭ ligno. Sed en la nuna tempo jam aperis multaj novaj materialoj por fari ĝin. En la jaro 2006 diabola ludo estis enmetita en la liston de la unuaj ŝtat-nivelaj nemateriaj kultur-heredaĵoj de Ĉinio.

 


Zhang Guoliang prezentas sian diabolon faritan el bambuo. 

 

    Zhang Guoliang, 56-jara heredanto de la diabola farado, klopodis por novigi kaj evoluigi la diabolan faradon dum la pasintaj 30 jaroj. Li sukcese kunfandis la esencon de la nacia kulturo, moderna arto kaj aliformaj artaĵoj en la diabolan faradon kaj elfaris serion da diaboloj kun originala aparteco. Kaj li multfoje partoprenis en folkloraj aktivecoj organizitaj ekster Ĉinio por diskonigi diabolan kulturon de Ĉinio al la tuta mondo.

 

    Heredado de familia metio

 


Delikata farado de diabolo 

 

    La avo kaj patro de Zhang Guoliang estis metiistoj de diabolo, honoritaj kiel "Diabol-faristoj Zhang".

 

    Zhang Guoliang diris, ke li enamiĝis al la diabolo pro ĝia iom mistera zumado kvazaŭ veninta el malproksima loko. Li klarigis, kiel ludi la diabolon:

 

    Unue, ligu per ŝnuro du bambuajn tenilojn longajn po 50 centimetrojn ĉe ĝiaj ambaŭekstremoj kaj volvu la ŝnuron sur la bobenon de la diabolo.

 

    Due, komencu turni la bobenon kaj rapidigu la turnadon per pliigo de la tirada forto.

 

    Trie, pro la pli kaj pli rapida turnado, fajftruoj sur la diabolo produktas akutan kaj malakutan sonojn, kvazaŭ el malproksimeco.

 

    Por heredi la teknologion de la diabola farado de sia familio, Zhang Guoliang forlasis sian laboron kun stabila enspezo por okupiĝi hejme pri farado kaj vendado de diaboloj.

 

    Zhang Guoliang diris, ke pro diskonigo de diabolo-ludantoj, la aĉetantoj de la ludilo pli kaj pli multiĝis, kaj lia memfido pli kaj pli grandiĝis. Laŭ lia opinio, tiuj ludantoj plejparte havas amsenton por la malnova Pekino, ĉar la diabola ludado povas ne nur fortigi iliajn korpojn sed ankaŭ rememorigi al ili la infanaĝojn.

 

    Zhang Guoliang ĉerpis multajn teknikojn de ligna skulptarto kaj uzis ilin en farado de la ludilo, tiel ke iliaj verkoj povas esti kaj ludiloj kaj konservindaj kolektaĵoj. Tia forma novigo samtempe donis novan kulturan enhavon al la diabolo mem.

 

    "En la Printempa Festo de 2004, mi estis invitita de la pekina registaro al la amuzkunveno okazinta en la Popola Halo kaj prezentis diabolan ludon. La spektantoj foraĉetis ĉiom da diaboloj alportitaj de mi." Zhang Guoliang diris, ke la entuziasmo de la spektantoj forte emociis lin, kaj unuafoje vidigis al li la veran valoron de tradicia metiisto.

 

    La malnova metio en la nova epoko

 

    "Nun urbanoj jam ne loĝas en pekinaj tradiciaj kortoj, en kiuj estis multaj familioj. Sen la spaca proksimeco, oni malofte havas kontaktojn unu kun alia, kaj tio kaŭzis malvarmecon inter najbaroj. Sed nun kiam la loĝantoj en altaj domoj komencis ludi la diabolojn, ŝajne entuziasmo kaj varma rilato revenis inter la malnovajn pekianojn." Tiel diris Zhang Guoliang pri la ŝanĝiĝo alportita de diabolo al pekinanoj.

 

    En la jaro 2006, kiam la diabola farado estis enmetita en la liston de la unuaj ŝtat-nivelaj nemateriaj kultur-heredaĵoj, Zhang Guoliang fariĝis unu el la unuaj heredantoj de tiu metio, sankciitaj de la Ŝtata Konsilantaro. Kaj en 2008, kiam okazis en Pekino la Olimpikoj, liaj diaboloj estis donacitaj al fremdlandaj gastoj kiel donacoj de Pekino. En 2009 li establis, helpite de la pekina registaro, la unuan diabolan muzeon en Ĉinio.

 


Diaboloj kun belaj bildoj 

 

    Zhang Guoliang diris, ke la muzeo estas platformo por la interŝanĝado de diabola kulturo kaj eksponado de diversaj diaboloj, tio povas altigi la nivelon de la diabola farado kaj ludado.

 

    En la jaro 2010 Zhang Guoliang starigis sian diĝitan muzeon de diaboloj. La muzeo surretigis la diabolajn kolektaĵojn, fruktojn de la diabola studo kaj faradon kaj prezentadon de diaboloj per tri-dimensia teknologio kun klarigoj en la ĉina kaj angla lingvoj.

 

    Por pli bone heredigi kaj pretekti la diabolan kulturon, Zhang Guoliang funkciigis kursojn pri la diabola farado en kelkaj elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj universitatoj.

 

    En la lastaj jaroj Zhang Guoliang famiĝis pro siaj diaboloj. Li partoprenis en ŝtatnivelaj konkursoj kaj ĉeestis al la kulturaj interŝanĝoj okazintaj en Sidnejo, Hongkongo kaj Tajvano. Liaj diaboloj gajnis laŭdojn en kaj ekster Ĉinio.

 

    Zhang Guoliang diris, ke lia revo estas konstrui bazon de pekina tradicia kulturo, en kiu videblas ne nur la diaboloj sed ankaŭ aliaj metiaĵoj kaj teknologioj kun apartaj pekinaj trajtoj. "Mi scias, ke mi ne havas sufiĉe da forto, sed mi volas strebi por tio."

 


Zhang Guoliang ludas diabolon. 
 

Diabolo, farita de Zhang Guoliang, kiel donacaĵo de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 
 
 
Ornamaĵo el paro da diaboloj
 

Fari fajftruon de diabolo 
 

Palisandra helikoptero "konstruita" el naŭ diaboloj 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng