2012-10-16
 En la konkurso |
|
 Rajdistoj ricevintaj la unuajn tri lokojn |
Antaŭtagmeze de la 13-a de oktobro en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco, Ĉinio, inaŭguriĝis la Ĉina Rajda Festivalo 2012.
La festivalo konsistas el konkursoj, ekspozicio, kunvenoj kaj kulturaj agadoj. La konkursoj enhavas kvin partojn. Pli ol 100 rajdistoj kaj ĉirkaŭ 200 ĉevaloj el Ĉinio, Hongkongo de Ĉinio, Irlando, Hispanio, Portugalio, Meksikio, Bermudoj kaj Belgio konkuros por 15 ĉampionoj.
La 13-an de oktobro oficiale komenciĝis la 140-145cm-skala konkurso de la Ĉina Turniro de la Monda Pokalo de Saltado de la Internacia Rajda Federacio en la jaro 2012. Ĝi estas la unua mondskala konkurso de la ĉi-foja Ĉina Rajda Festivalo. La unuaj tri lokoj de la konkurso estis gajnitaj de eŭropaj konkursantoj: Albert Hermoso Farras el Hispanio kaj lia ĉevalo Vivaldi ricevis ĉampionon, Marion Hughes el Irlando kaj ŝia ĉevalo EXILIO la duan lokon kaj Vicent Lambrecht el Belgio kaj lia ĉevalo Lord Mecklenburg la trian lokon.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|