Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Renaskiĝas Scienca Revuo - rete kaj papere!
2012-10-16

 

 

    La plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj Esperanto-revuoj "Scienca Revuo" revekiĝas post sia lastatempa dormo - jam eĉ en moderna, interreta formo!

 

    Ekde nun Scienca Revuo denove legeblas, ĝi estas trovebla ĉe la adreso: http://www.scienca-revuo.info

 

    En la retejo aperos jare kvar numeroj en elektronika formo, kaj jarfine aperos ankaŭ papera volumo, kunigonta ĉiujn dumjare aperintajn artikolojn.

 

    Estraro de ISAE invitas legi la unuan retan numeron, kaj invitas sendi viajn sciencajn artikolojn por publikigo. La redaktadon de la retejo kaj de la gazeto prizorgis Johannes Mueller el Germanio, al kiu sinceran gratulon pro la farita granda laboro!

 

    Bonvolu sube trovi cirkuleron de ISAE.

 

    Szilvási László

 

    ----------------------------------------------------------

 

    Gravaj informoj

 

    Kiel nova estraro de Internacia Scienca Asocio Esperantista ni kore salutas vin kaj dankas vian lojalecon al ISAE kaj ties longtradicia Scienca Revuo. Per tiu ĉi cirkulero ni volas informi vin pri kelkaj gravaj novaĵoj koncerne la pluekzistadon de nia Asocio kaj ĝia oficiala organo.

 

    Jen la kernaj celoj de ĝia estraro: Scienca Revuo estu facile alirebla, kiel eble plej malmultekosta por permesi al ĉiu interesito aboni ĝin, ĝisdata koncerne la novajn komunikteknologiojn kaj reutiligebla. Por trafi siajn praktikajn celojn, la Estraro decidis utiligi la interreton. Restos kompreneble papera formo (por arkivoj, bibliotekoj, agrabla eksterreta legado, ktp.), tamen la interreto ebligos:

 

    • publikigadon de aperintaj artikoloj

 

    • kunordigadon de la redaktado kaj eldonado

 

    • administradon de la legantaro

 

    • haveblon de la enartikola terminologio

 

    Retejo de la Scienca Revuo

 

    La retejo de Scienca Revuo baziĝos sur malfermfonta sistemo jam uzita alilingve por revua eldonado. ISAE nuntempe elprovas la sistemon kaj pli kaj pli tradukas la paĝojn el naciaj lingvoj al Esperanto. La domajno de Scienca Revuo estas: http://scienca-revuo.info

 

    Ĉiu ajn povas registriĝi ĉe la retejo. En ĝi troveblos estontece la arkivo de la revuo (ekde la jaro 1949) kaj la terminologio de la unuopaj artikoloj (ekde la jaro 2012). Dum la du unuaj jaroj de publikigado, la artikoloj estos alireblaj nur por pagintaj membroj de ISAE. Poste ili eniras la senpagan arkivon, kaj tiel estos haveblaj al ĉiu ajn. La terminologio-kolektoj, kiam ili haveblos, estos ĉiam kaj por ĉiuj tute senpagaj.

 

    Eldonsistemo de la Scienca Revuo

 

    Estos kiel kutime kvar numeroj jare. Tiuj numeroj aperos nur en la interreto. Tamen, fine de la jaro publikiĝos jarvolumo en la formo de libro. Ĝi estos kunmeto de la kvar jaraj numeroj kaj enhavos terminologiokolekton. La jarvolumo ankaŭ mendeblos pere de libroservoj - ekz. pere de UEA. Por havigi al si la jarvolumon, ne necesas membriĝi en ISAE.

 

    Male, por aboni Sciencan Revuon kaj akiri alirrajton al la kvar numeroj dum la jaro, oni devas membriĝi en ISAE.

 

    Aliĝu al ISAE ...

 

    ... perinterete

 

    Por (re)membriĝi perinterrete uzu nian novan retejon http://scienca-revuo.info. Tie vi povas krei konton kaj administri viajn abonojn. Konsciu, ke la retejo estas freŝe starigita kaj bezonas testadon pri praktika uzo. Problemoj tial povas okazi; bonvolu raporti ilin al problemoj@scienca-revuo.info. Se vi havas demandojn pri abonoj kaj pagmanieroj skribu al abonoj@scienca-revuo.info

 

    ... perpoŝte

 

    Ni tre kuraĝigas vin aliĝi pere de la retejo, ĉar tio faciligas al ni la administran laboron. Tamen estas kaj restos la eblo aliĝi perpoŝte, kaze ke oni ne havas interreton. Por aliĝi al ISAE perpoŝte, bonvolu skribi leteron al la sekva adreso:

 

    Johannes Mueller, Solitudestraße 49/4, DE-71638 Ludvvigsburg, Germanio.

 

    Pagu la aliĝokotizojn

 

    La kotizoj por membriĝo en ISAE estas:

 

    • € 8 por A-landanoj

 

    • € 4 por B-landanoj

 

    • € 1 por C-landanoj

 

    La kotizoj estas pageblaj al la ISAE-konto ĉe Universala Esperanto-Asocio, UEA: isae-z. La kotizo validas por unu kalendara jaro (ekde la 1-a de januaro ĝis la 31-a de decembro de la jaro, en kiu oni petas membriĝon) kaj ebligas aliron al la unuopaj artikoloj de la koncerna jaro en la retejo.

 

    Por akiri la paperan jarvolumon fine de la jaro, oni krome aldonu € 12, sendepende de la landokategorio. Tiu sumo ebligas al ISAE kovri la eldonkostojn. Ekzemplo:

 

    - aliĝo kiel B-landano kun aliro al la enretaj artikoloj: € 4

 

    - aliĝo kiel B-landano kun aliro al la enretaj artikoloj kaj la jarvolumo: € 16

 

    Scienca Revuo 1/2012 - Pri tiu ĉi eldono

 

    Kontribuu!

 

    ISAE bonvenigas verkantojn aŭ provlegantojn. Prian intereson oni povas sciigi pere de la retaliĝo aŭ kontaktante la redaktiston: redaktisto@scienca-revuo.info. Plej facile tamen estas registriĝi en la retejo kiel verkanto kaj poste en la persona ĉefpaĝo alklaki la butonon "Nova ensendo" kaj sekvi la instrukciojn de la retpaĝo. Denove konsciu pri la testo-stato de la retejo.

 

    Ekde 2012 Scienca Revuo havos sekvajn sekciojn: Scienco kaj Esperanto, El la scienca mondo, Terminologio, Scienco kaj socio, Scienca Eĥo. La enhavoj de la sekcioj estas priskribitaj en la unua numero de 2012.

 

    Ĉu restas demandoj? Senhezite kontaktu nin: informo@scienca-revuo.info. Antaŭĝojante science legi kaj verki kun vi,

 

La estraro de ISAE

 

Internacia Scienca Asocio Esperantista

 

c/o Johannes Mueller, Solitudestraße 49/4, DE-71638 Ludwigsburg, Germanio.

 

http://www.scienca-revuo.info

 

redaktisto heliko scienca-revuo.info

 

(el Ret-Info)

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng