Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tibor Sekelj en Hanojo
2012-10-16

    Esperantistoj ofte ŝerce diras ke Eperanto ŝajnas esti vere bona kaj forta afero se esperantistoj ĝis nun ne sukcesis detrui ĝin. Ĉi foje mi diru tute inverse: ŝajnas ke Esperanto estas vere bona ideo ĉar dum ĝia relative ne longa historio ĝi sukcesis altiri tiom multe da eksterordinaraj homoj. Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna apartenas certe al tiu nobla grupo. Pro tio estis preskaŭ kortuŝe vidi tiujn du samklubanojn, kaj ne ĉiam samideanojn, denove kunligitajn. Ĉi foje dum la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo.

 

    Nome la prelego "Tibor Sekelj – la semanto" okazis lundon, la 30-an de julio en salono Lapenna. Jam en enkondukaj frazoj Judita Rey Hudeček, multe pli juna zagreba samklubanino de Sekelj kaj Lapenna, diris ke ŝi deziras paroli nek pri Tibor verkisto, nek pri Tibor esploristo, nek pri poligloto, nek pri E-diplomato sed pri Tibor ci-amiko de la mondo, kaj pri homo kiu dum sia tuta vivo semis ideojn kaj agojn kiuj ĝis hodiaŭ fruktas. Multaj landaj asocioj en la mondo rajtas paroli pri "Tibor la nia", kroata ĉefurbo Zagreb aparte ĉar tie liaj ideoj trovis la plej fekundan grundon.

 

    La prelegon de J.R.H tre trafe pliriĉigis s-ro Ivo Osibov (ankaŭ iama membro de la sama zagreba klubo) per klarigoj pri malsameco de karaktero de Tibor Sekelj kaj Ivo Lapenna kiuj siatempe rezultis per nekunlaboro kaj miskomprenoj. Inter multaj landoj en kiuj Tibor Sekelj aktivis Nepalo havas tre apartan lokon. Sekelj sukcesis ne nur eniri tiam por eksterlandanoj preskaŭ fermitan landon, sed ankaŭ tie fondi E-klubon, skribi libron pri ĝi kaj postlasi spurojn al ekstermovada vivo. S-ro Bharat Ghimire el Nepalo analizis libron "Nepalo malfermas la pordon" kaj parolis pri ĝia graveco por Nepalo ĝenerale.

 

    Estis ĝojige aŭdi ke Tibor Sekelj ankaŭ hodiaŭ inspiras homojn je multaj aferoj. Estrarano Amri Wandel prezentis sian ideon konkeri ĉiujn montpintojn kiujn konkeris ankaŭ Tibor Sekelj, kaj tiasence montris fotojn de la de li jam sukcese efektivigitaj grimpadoj. Kvankam ŝi ne estis persone en Hanojo, Spomenka Štimec donis ankaŭ sian kontribuon al UK-programero rilatantan al Tibor Sekelj, nome, ŝian prelegon okazintan novembre 2011 en Centra Oficejo, tre bone prilaboris s-ro Francisco I. Veuthey. La dokumenta filmo "Tibor Sekelj de Akonkagvo al Unesco" estas pliriĉigita per unikaj fotoj, mapoj kaj desegnaĵoj. La filmo estis prezentita ĵaŭdon la 3-an de aŭgusto en la salono Matland.

 

Judita Rey Hudeček

(el Eŭropa Bulteno)

Redaktoro: Liu Zijia

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng