Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Afu
2012-10-16

    Afu, pupo de Wuxi (urbo en Jiangsu-provinco), simbolanta feliĉon, famas en- kaj ekster-lande. Ĝi havas multajn aspektojn, ekzemple Afu paŝtanta ŝafon, Afu hakanta brulolignojn, Afu ĉirkaŭprenanta fiŝon. Afu kantanta... Afu fariĝis simbolo de diligenteco, bonkoreco, honesteco, helpemo kaj sinoferemo.

 

    Ĉe Huishan-monto de Wuxi ĝis nun ankoraŭ cirkulas rakonto pri Afu:

 

    Antaŭ tre longe ĉe la piedo de Huishan-monto vivis knabino en malriĉa familio. Ŝia patrino mortis tuj post ŝia naskiĝo. Kvankam la knabino ne suĉis patrinan lakton, tamen ŝi kreskis sane. Por beni ŝin la patro kaj najbaro nomis ŝin Afu(feliĉulo).

 

    La patro de Afu faris etkomercon fore de la hejmloko. Konsiderante, ke Afu en malgranda aĝo ne havis amon de patrino, nek la prizorgon de la patro, li refoje edziĝis por ke Afu havu novan patrinon. En la komenco la duonpatrino povis bone prizorgi Afu, sed post kelkaj jaroj ŝi naskis filon kaj iom post iom malŝatis Afu. Ŝi metis pezan mastrumadon sur Afu. Ŝi lasis Afu porti akvon. Afu estis tiom malalta kiom sitelo, ke ŝi nur povis piedpinte iri vektoportante du sitelojn sur la ŝultro. La siteloj vundis ŝiajn kalkanojn, kaj ŝi nur plendis kontraŭ sia malalteco. La duonpatrino lasis ŝin pisti rizon, sed ŝi ne havis la forton por levi la pistilon, kaj ŝi nur plendis kontraŭ sia malforteco. La duonpatrino lasis ŝin haki brulolignon. La hakilo vundis ŝian piedon, ke ĝi senĉese sangis, sed ŝi kunpremis la dentojn kaj silente daŭrigis sian hakadon.

 

    Iufoje, kiam la patro revenis hejmen, Afu diris al li, kiel la duonpatrino traktis ŝin. Aŭdinte tion la patro eksplodis de kolero kaj kverelis kun la edzino. Li diris: "Ĝuste por Afu mi edziĝis al vi. Vi tiel malbone traktis ŝin, kiel do mi povus trankvile komerci aliloke?" Tion vidinte, Afu sentis maltrankvilecon en la koro. Ŝi pensis: "La patro revenas hejmen unu fojon en kelkaj monatoj kaj estas tre laca, do kiel mi povus maltrankviligi lin pro mi?" Tial, post tio, kiam la patro refoje demandis ŝin pri la duonpatrino, ŝi ĉiam diris: "Paĉjo, trankviliĝu. La panjo estas tre bona por mi." Tamen la duonpatrino suspektas, ke Afu klaĉis ŝin antaŭ la patro. Tial ŝi neniam montris serenan vizaĝon al Afu kaj ofte senkaŭze batis ŝin. La saĝa Afu ĉiam retenis larmojn en la okuloj kaj doloron en la koro.

 

    Iun fruan matenon, Afu finis balaadon kaj preparadon de matenmanĝo kaj venis ĉe riveron. Ŝi sidiĝis sur ŝtono kaj ekkombis siajn harojn rigardante en la riveron. En la akvo speguliĝis ŝia bela vizaĝo. Sur la ĉielo preterŝvebis blanka nubo. Rigardante al la malproksimiĝanta nubo ŝi pensis, kiel bona estos, se maljusteco en la homa mondo foriros kaj neniam revenos kiel la blanka nubo. Ŝi absorbite pririgardis la ŝtonon, kiu fariĝis glata pro erozio de vento, pluvo kaj akvo, kaj pensis, ke ŝi devas esti firma kiel la ŝtono por elteni ĉiajn hardojn. Tiel pensante, ŝi sereniĝis kaj decidis hardi sin en diligentan, honestan kaj bonkoran homon. De tiam, malgraŭ molestado kaj turmentado de la duonpatrino, ŝi neniam plendis al samvilaĝanoj pri siaj suferoj, sed ĉiam montris gajan mienon. Ŝia indulgemo kaj honesteco gajnis amon de la samvilaĝanoj. Ankaŭ ŝi pli kaj pli proksimiĝis al ili. Ŝi ĉiam klopodis por helpi ilin, kiam ili bezonis helpon. Kiam ŝi sciis, ke la maljuna avo ŝtontajlisto falvundiĝis , ŝi iris en monton kolekti drogherbojn por lin kuraci kaj flegis lin. Ŝia najbaro estis maljuna avino, kiu ne havis forton por porti akvon, kaj ŝi ĉiutage portis al ŝi akvon. Kun la samvilaĝanoj ŝi dividis ĝojon kaj malfacilon。

 

 

    Pasis jaro post jaro. Sub la edifo de Afu, ankaŭ ŝia frateto estis tre bonkora knabo. Li estis malkontenta pri la molestado de la patrino. Kiam la patrino donis al li bongustaĵon, li ĉiam ŝtele rezervis duonon por la fratino; kiam la patrino batis la fratinon, li tenis la patrinon je la mano; kiam la fratino ĉagreniĝis, li sidiĝis apud ŝi kaj konsolis ŝin; kaj kiam la fratino ne hejmrevenis de la kolektado de bruloligno en kutima horo, li eliris atendi ŝin…

 

    Fine okazis malfeliĉo. Iutage la duonpatrino ne lasis Afu preni manĝon, kaj Afu nur povis malsate iri en monton por kolekti brulolignon. Vesperiĝis, sed ŝi ne revenis. La frato kaŝe prenis dolĉan flanon, kiun la patrino pretigis por li, kaj iris en monton por serĉi la fratinon.

 

    Pensante pri la fratino malsata tra la tuta tago, li trapasis la arbaron kaj iris sur vojeto por kiel eble plej baldaŭ trovi la fratinon. Sed kiam li apenaŭ atingis la talion de la monto, subite elsaltis tigro kaj ĵetis sin al li. Li ekploregis de teruro kaj laŭte kriis: "Franjo, tigro, franjo, tigro…" Ĝuste tiam Afu estis revenanta kun du garboj da bruloligno sur ŝultro, kaj aŭdis helpovokon de la frato. Ŝi tuj forĵetis la brulolignon, kuris renkonte al la voko kaj vidis, ke la tigro estis ĵetanta sin al la frato. Ŝi ĵetis la hakilon al la tigro per la tuta forto. Ĝi estis trafita je la kokso. La tigro muĝis de doloro kaj sin turnis al Afu. Por forlogi la tigron for de la frato. Afu fluge kuris supren sur la monto kriante al la frato, ke li rapidu malsupren. Sed Afu falis teren pro malsato kaj laco. La tigro tuj premis sur Afu kaj disŝiradis ŝin.

 

    La frato revenis en la vilaĝon kaj informis la vilaĝanojn pri la okazaĵo. Ili tuj lumigis lanternojn kaj torĉojn kaj rapide kuris al la monto por savi Afu. Sed ili trovis nur ostojn kaj disŝiritajn vestojn de Afu. Ili forte malĝojiĝis kaj ploregis. Kolektinte la ostojn, disŝiritajn vstojn kaj argilon saturitan je la sango de Afu, ili revenis en la vilaĝon.

 

    La maljuna ŝtontajlisto korŝire ploris. Li ege amis Afu. Kiam li vundiĝis, Afu flegis lin kiel sian propran avon. Li modlis la figuron de Afu el la ostoj, disŝiritaj vestoj kaj argilo saturita je sango de Afu. La argila Afu estis tiel vivovera kvazaŭ ŝi ne estis trafita de la katastrofo kaj ankoraŭ vivis inter ni. Tial ĉiuj familioj komencis modli argilan Afu.

 

    Afu forpasis, kaj ĉiuj sopiris ŝin. La argila Afu, simbolanta feliĉon, akiris ŝaton de multaj homoj. La diligenta, bonkora, honesta, helpema kaj sinoferema Afu jam gravuriĝis en ilia koro.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng