Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Nesubigebla
2012-10-16

    Iu reĝo ĉiam opiniis sin saĝa kaj ŝatis subigi aliajn per malfacilaj demandoj. Foje li venigis dek du mil instruistojn por demandi ilin, kie estas la centro de la mondo. Neniu el ili povis respondi. La reĝo fariĝis ankoraŭ pli fiera kaj tuj ordonis deklari al la publiko, ke tiu, kiu prave respondos, estos premiita kaj tiu, kiu erare respondos, punita."

 

    Homoj venis amason post amaso por legi la afiŝon, sed foriris kapneante post la lego. Nur Afanti, leginte la afiŝon, tuj ekrajdis sur sia azeno al la reĝa palaco.

 

    Li eniris la palacon, kuntirante sian azenon. La reĝo mirigite demandis: "Do, vi scias, kie troviĝas la centro de la mondo?"

 

    "Jes, via moŝto," respondis Afanti, "ĝi ĝuste situas tie, kie staras la maldekstra antaŭa piedo de mia azeno."

 

    "Sensencaĵo, mi ne kredas!"

 

    "Ne kredas?" Bonvolu mezuri la tutan mondon. Punu min, se estas malĝuste."

 

    "Tio...tio...," balbutis la reĝo, kiu post longa meditado povis nur demandi, "...do, respondu min plue, kiom da stelo estas sur la ĉielo?"

 

    "Ĉu steloj sur la ĉielo?" Afanti senpense respondis: "Ili estas samnombraj kiel viaj vangharoj, ne pli kaj ne malpli."

 

    "Kion vi diras? Sensencaĵo!"

 

    "Tio estas pura vero. Se vi ne kredas, iru al la ĉielo kaj kalkulu. Vi punu min, se estus unu pli aŭ malpli."

 

    "Do... do... diru, kiom da haroj estas sur miaj vangoj? Rapide respondu al mi!"

 

    Afanti levis la voston de sia azeno per unu mano kaj fingromontris al la mentono de la reĝo per la alia mano, dirante: "Viaj vangharoj estas ĝuste samnombraj kiom tiuj sur la vosto de mia azeno!"

 

    "Kia absurdaĵo, sensencaĵo!" kriis la reĝo, frapante la tablon.

 

    Afanti trankvile aldonis: "Se via reĝa moŝto opinias min malprava, bonvolu kalkuli unue la harojn sur viaj vangoj kaj poste tiujn sur la vosto de mia azeno. Post via kalkulado vi scios, ke mi pravas."

 

    Aŭdinte tion, la reĝo povis nenion plu eldiri.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng