Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
40 mil tibetanoj povos ponte transiri la riverojn en Ĉinio
2012-10-16


Tibetaj lernantoj paŝas tra la nova ponto. 
 
 
Unu el la feraj ŝnuroj ne plu uzitaj por nunaj tibetanoj

 

    La 14-an de oktobro raportisto informiĝis el Malriĉeco-mildiga Oficejo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, ke pontoj sur 84 riveroj estos tute konstruitaj por anstataŭigi la originalajn ferajn ŝnurojn en Tibeto antaŭ la jarfino de la kuranta jaro. 40 mil tibetanoj, kiuj tra generacioj transiris la riverojn per glito sur fera ŝnuro, povos piedpaŝe aŭ veture fari la saman aferon.

 

    Ciwang Duobujie, manaĝero de la oficejo, diris al la raportisto, ke la Ĉina Financa Ministerio kaj la Malriĉeco-Mildiga Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio speciale investis ducent dudek milionojn da juanoj por la projekto "anstataŭigi la ferajn ŝnurojn per pontoj" sur 84 riveroj en la kvar regionoj, kiaj Changdu, Linzhi, Rikaze kaj Naqu de Tibeto. Nun 74 pontoj jam estis finkonstruitaj kaj la restaj 10 estos finitaj en la jarfino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng