Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sovaĝansero kaj Rano
2012-10-16

    Aŭdinte, ke sovaĝansero estas ĉioscia, la rano, kiu vivas en puto, dubas pri tio kaj intencas kapti ŝancon por lin ekzameni.

 

    Iun tagon, kiam la sovaĝansero preterflugas, la rano plengorĝe krias: "Bonvolu halti, sinjoro sovaĝansero. Mi volas demandi vin: Ĉu vi scias, kiom da herboj kreskas sur mia putomuro? Kian altecon ili havas?"

 

    "Mia scio estas kiel guto en maro. Kvankam mi vizitis multajn instruistojn kaj amikojn, tamen multajn aferojn mi ankoraŭ ne scias. Mi nepre petos vian instruon, se estos necese esplori tiajn herbojn." La ĝentila respondo de la sovaĝansero kortuŝis multajn kolegojn sur la tero.

 

 

 

    La rano pretendas, ke li jam venkis la sovaĝanseron, kaj postulas, ke ĉiuj aliaj ne plu nomu lin "Rano en Puto" (mallarĝvidulo), sed ili ne konsentas, kaj unuvoĉe elektas la sovaĝanseron kiel "multescian birdon".

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng