2012-10-16
 Wen Jiabao manpremas kun Norodom Monineath Sihanouk kaj esprimas al ŝi kondolencon pro forpaso de Sihanouk. |
La 15-an de oktobro ĉinaj ĉefministro Wen Jiabao, vicprezidanto Xi Jinping kaj aliaj ŝtataj estroj respektive vizitis Norodom Monineath Sihanouk, patrinon de la kamboĝa reĝo, kaj Norodom Sihamoni, kamboĝan reĝon, en la loĝejo de Norodom Sihanouk en Pekino,kaj esprimis al ili profundan kondolencon pro forpaso de Norodom Sihanouk.
Wen Jiabao kaj Xi Jinping alte taksas la vivon de Norodom Sihanouk. Wen Jiabao diris: "Dum la tuta vivo Norodom Sihanouk senĉese penadis por la nacia sendependeco kaj paca disvolvado de Kamboĝo kaj faris elstaran kontribuon neforigeblan. Li longtempe klopodis por amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo kaj estis granda amiko de la ĉina popolo. Mi havis multjaran kontakton kun li kaj starigis kun li profundan amikecon. Ni konservos memoron pri li por ĉiam." Wen Jiabao esperas, ke Monineath kaj Sihamoni bone zorgos pri si mem, kaj diris, ke ankaŭ Ĉinio estas hejmo de Monineath kaj Ĉinio daŭre liveros al ŝi bonan servon kiel antaŭe.
Monineath kaj Sihamoni kore dankas ĉinajn ŝtatestrojn pro ilia vizito. Ili diris, ke dum la tuta vivo Sihanouk klopodis por la amika afero de Kamboĝo kaj Ĉinio, li estis malnova kaj bona amiko de la ĉina popolo. La reĝa familio de Kamboĝo tre dankas Ĉinion por ĝia bona zorgo pri Sihanouk dum 40 jaroj, daŭrigos rilatajn politikojn amikajn al Ĉinio ellaboritajn de Sihanouk kaj plue antaŭenpuŝos la rilatojn inter la du landoj.
Wen Jiabao intervidiĝis kun kamboĝa ĉefministro Hun Sen, kiu kune kun Sihamoni venis al Pekino por bonvenigi la ĉerkon kun mortinta Sihanouk al Kamboĝo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|