2012-10-16 Vulpo volas parenciĝi kun potenculo. Li petas opinion de kapro. La kapro diras: "Bonvolu parenciĝi kun tigro!"
La vulpo respondas: "Mi iam parenciĝis kun la tigro, kiam li estis la reĝo de la mondo. Sed poste li malsaniĝis kaj leono venis. Mi malkaŝis al la lasta lian fifaron ŝtele ĉasi bovon. De tiam li turnas la dorson al mi."
La kapro proponas: "Do, parenciĝu kun la leono!" La vulpo klarigas: "Mi diris al la leono multajn belajn vortojn kaj verkis panegiron (laŭdan artikolon) por lia buklaro. Finfine ni parenciĝis. Sed nun venis elefanto!"
La kapro demandas: "Kial vi ne parenciĝu kun la elefanto? Li ja estas pli forta."
La vulpo respondas: "Mi jam vizitis la elefanton kaj diris al li: ‘Kia fiulo estas la leono! La buklaro ja montras lian kruelecon! Kiel li povas sin kompari kun vi? Via longa rostro estas simbolo de talento! Ni ĉiuj tre respektas vin!"
La kapro demandas: "Ĉu la efefanto ne parenciĝis kun vi?"
La vulpo respondas: "Ne. La elefanto diris: ‘Antaŭe vi verkis panegiron por la buklaro de la leono, sed nun vi asertas, ke la buklaro estas signo de krueleco. Vi diras, ke mia rostro estas simbolo de talento, sed mi timas, ke en iu tago mia rostro fariĝus marko de malsaĝo. For de mi!’"
La kapro longe meditas.
La vulpo diras: "Fraĉjo kapro, ni parenciĝu, ĉu bone? Via bela barbo plene montras vian bonkorecon kaj honestecon."
La kapro respondas: "Dankon pro via afableco! Mi timas, ke vi iam mordos min de-dorse. Nu, ĝis revido!"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |