2012-10-16 Kiam du vojaĝantoj iris preter arbaro, subite ili renkontiĝis kun urso.
Unu el ili, kiu tuj rimarkis, kuris al arbo, suprengrimpis ĝin kaj sin kaŝis en branĉaron. La alia, ne havante tempon por forsavi sin, falis teren kaj ŝajnigis sin mortanta. Kiam la urso venis al li, kaj ekflaris lin je vizaĝo, li de-tenis sian spiron, ĉar li iam aŭdis, ke la urso ne volas tuŝi mortinton. Kiam la urso foriris, la homo, kiu estis sur arbo, malsupreniris al la kamarado, kaj demandis lin, kion la urso flustris al li.
Ĝi diris al mi, respondis tiu ĉi, ke mi ne vojaĝu kun la amiko, kiu forlasas min okaze de danĝero.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |