Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekonomio kaj kulturo de la Okcidenta Han-dinastio
2012-10-16

    Disvolviĝo de Agrikultura Produktado

 

    En la komencaj jaroj de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. — 8 p.K.), kiam ĵus foriĝis la milita kaoso, la ŝtato praktikis la politikon kvietigi la socian ordon kaj popolan vivon, la popolo ekspluatis dezertan teron por agrikulturo kaj morusarba plantado. Tiam estis jam vaste aplikataj la perbova plugado kaj feraj instrumentoj, kiaj plugilo, ŝovelilo, ŝpato kaj falĉilo. El tiama tombo oni elfosis freskon, en kiu du bovoj kun T-forma ligna bastono sur la nukoj tiras plugilon tenatan de unu homo, kio prezentas la tiaman agrikulturan produktadon.

 

    Tiam la kamparanoj kreis teknikon de semado. Ili semis per tripieda ĉareto. Per tia metodo la semoj estis kovritaj per samdika tavolo da tero, kaj la plantidoj kreskis bonorde.

 

    La Okcidenta Han-dinastio havis nemalmultajn kreaĵojn ankaŭ en akvoutiligo. Dum la regperiodo de la imperiestro Wudi (140 — 87 a.K.) oni konstruis multajn kanalojn kaj putojn, kio multe pligrandigis la irigacian areon.

 


La fresko "Plugado per Bovo" el tombo ĉe Zaoyuan, Pinglu-gubernio, Shanxi-provinco 

 

    Tiam estis homo nomata Zhao Guo. Li kreis kulturan metodon: Prilabori agron en longajn sulkojn 33 centimetrojn larĝajn kaj profundajn kun malsulko ankaŭ 33 centimetrojn larĝaj; semi en la sulkoj, post elteriĝo de la plantidoj aldoni al ili la teron de la malsulko por pliigi la povon de la plantidoj kontraŭ sekegeco kaj vento; interŝanĝi la lokojn de la sulkoj kaj la malsulkoj en la sekva jaro. Tia metodo multe plialtigis la produktokvanton de agrikulturaj plantoj.

 

    Krome, tiam oni jam disvastigis metodojn semo-trempan, spiko-elektan, temperaturo-moderigan de la akvo en riz-kampoj, plurfoj-kulturan, altern-kulturan kaj interkulturan.

 


Maldika vesto elterigita en 1972 en la tombo n-ro 1 de la Okcidenta Han-dinastio ĉe Mawangdui en Changsha 

 

    Progresis ankaŭ la tekniko por prilabori agrikulturajn produktaĵojn. Antaŭe oni pistis rizon kaj prilaboris aliajn grenojn per manlaboro. Sed en la Okcidenta Han-dinastio oni komencis uzi ŝtonan muelilegon tiratan de brutoj aŭ puŝatan per akvoforto.

 

    Dum tiu periodo oni kulturis ĉefe milion kaj tritikon, kaj ankaŭ rizon, sojfabon, kanabon, jiĵen (Coix lacryma-jobi) kaj sorgon en la baseno de la Flava Rivero.

 

    Nova Tekniko de Ferŝtala Produktado

 

    Dank' al la vasta uzo de feraj instrumentoj en la agrikulturo, la fera produktado plej prosperiĝis. Post kiam mortis la imperiestro Wudi, la fera produkto estis entreprenata de la ŝtato kaj en la tuta lando troviĝis 49 produktejoj. Oni trovis 18 fornojn por ferforĝado en elterigita ferforĝejo de la Okcidenta Han-dinastio kun areo de 1 500 kvadrataj metroj. El ĝi oni rimarkis, ke krom lignokarbo ankaŭ ŝtonkarbo estis vaste uzata kiel brulaĵo por ferforĝado. Tiam oni jam uzis refrektan fornon kaj forĝadon en ŝtalafinaciado. Tiuj ŝtalafinaciaj teknikoj estas grava progreso en la ŝtalafinacia historio.

 

    Belaj Metiartaĵoj kaj Teksaĵoj

 

    Pro la vasta uzo de fero la farado de bronzaĵoj perdis sian gravan pozicion. Bronzo estis uzata por fari delikatajn instrumentojn kaj artismajn objektojn. En 1968 oni prifosis maŭzoleon de la princo Zhongshan de la Okcidenta Han-dinastio, el ĝi oni elterigis delikatajn bronzajn incensujon, palacan lampon k.a.

 

    Ŝpinteksado estis metio en la Okcidenta Han-dinastio kun granda skalo, multaj specoj kaj avangarda tekniko. Ĝiaj produktaĵoj plejparte estis silkaj kaj kanabaj ŝtofoj. En la ĉefurbo Chang'an estis du silkaj metiejoj, kiuj havis po pli ol mil metiajn sklavojn, produktantajn diversajn delikatajn teksaĵojn el silko kaj kanabo. Tiuj produktaĵoj estis liverataj al la imperiestro kaj nobeloj kaj ankaŭ eksportataj al aliaj landoj. En printempo de 1972 oni elterigis multajn silkajn teksaĵojn el granda tombo de la Okcidenta Han-dinastio en Mawangdui, Changsha de Hunan-provinco. Estis pli ol cent specoj de silkaĵoj, inter kiuj troviĝis bone konservataj vestoj, kompletaj kaj nekompletaj ruloj da silkaj ŝtofoj kun koloroj tea, purpure verda, griza, ruĝa, helbruna, helflava, nigra, verda kaj blanka. Ili portis desegnojn de animaloj, nuboj kaj rombaj figuroj. Inter la vestoj estis vesto el maldika silkaĵo, 128 cm. longa kaj kun maniko longa je 190 cm., sed peza je 49 gramoj.

 

 Elterigitaj objektoj de ŝipfarejo en la unuaj jaroj de la Okcidenta Han-dinastio eltrovita en Kantono glazurita fajenca poto kun tri piedoj (maldekstre supre) tegmentrandaj tegoloj kun nubaj desegnoj (dekstre supre), moneroj de Qin-dinastio (maldekstre sube) kaj kupraj sagopintoj (dekstre sube)

 

    La Prospera Urbo Chang'an

 

    Kun la ekonomia disvolviĝo kaj pliiĝo de loĝantaro aperis multaj prosperaj urboj dum la periodo de la Okcidenta Han-dinastio, el kiuj la plej granda estis la ĉefurbo Chang'an. Ĝi situis nordokcidente de la nuna Xi'an en la provinco Shaanxi. La ĉefurbo kun perimetro de 23 kilometroj kovras 35 kvadratajn kilometrojn, kie loĝis 80 000 familioj kun ĉ. 500 000 loĝantoj. Ĝi estis trioble pli granda ol la tiama Romo. Ĝi havis 12 urbajn pordegojn, ĉiu kun tri enirejoj, tra kiuj 12 kaleŝoj povis eniri samtempe. Sur ĉiu pordego staris grandioza turo 52 metrojn larĝa, kiu videblis eĉ de malproksime je dekoj da kilometroj.

 

    En la urbo troviĝis naŭ homplenaj foirejoj, kie estis diversaj metiejoj, vendejoj kaj drinkejoj kaj videblis drogo-vendistoj, ĵonglistoj, vetantoj kaj aliaj. Tie vendiĝis tiaj varoj el diversaj lokoj de la lando, kiaj lakitaj kaj lignaj mebloj, kupraj kaj feraj objektoj, silka vato, lanfadenoj, peltoj, brodaĵoj, gravuraĵoj kaj skulptaĵoj, porkoj, bovoj, ŝafoj kaj aliaj.

 

    Chang'an tiam estis politika, ekonomia kaj kultura centro de la lando. Post kiam la imperiestro Wudi nomumis ŝtatajn oficistojn per ekzameno kaj starigis ŝtatan lernejon por akcepti eminentulojn per ekzameno, erudiciuloj de diversaj lokoj ofte kolektiĝis en la ĉefurbo.

 

    Ankaŭ la alilandaj senditoj kaj komercistoj loĝis en la gastejoj konstruitaj de la ŝtato speciale por ili. Ili alportis ĉevalojn, strutajn ovojn, glazuraĵojn, lanajn tapiŝojn, muzikilojn kaj kompoziciojn de okcidentaj landoj. De tie startis ankaŭ la kamelaj karavanoj plenŝarĝitaj per silkaĵoj al la Okcidento laŭ la silka vojo.

 

    La Unua Libro pri la Ĝenerala Historio de Ĉinio

 

    Tiutempe, kiam la feŭdisma sistemo pluapaŝe solidiĝis kaj disvolviĝis, la reganta klaso bezonis sisteme resumi la historian sperton. La libro "Kroniko de Historio" verkita de Sima Qian aperis ĝuste en tiu periodo. En la jaro 135 a.K. Sima Qian naskiĝis en familio de ŝtata historiisto. En sia juneco li vojaĝis tra la tuta lando kaj bone konis la popolan moron kaj vivon, geografion kaj specialajn produktaĵojn de diversaj lokoj de la lando. En 108 a.K. post sia patro li estis nomumita kiel la plej alta historia oficisto de la kortego. Pro tio li havis ŝancon legi grandan kvanton da libroj konservataj en la kortego. Ekde 104 a. K. li komencis verki "Kronikon de Historio" kaj en 91 a. K. li finis tiun historian libron en biografia stilo. La libro registris la historion de 3 000-4 000 jaroj de Huangdi, tribestro en la ĉina primitiva socio, ĝis la imperiestro Wudi de Han-dinastio. Ĝi liveris al la posteuloj ekstreme gravan materialon por koni la historion antaŭ la Okcidenta Han-dinastio kaj eĉ nun ankoraŭ havas tre altan valoron en historia scienco kaj literaturo.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng