2012-10-17
Urboestro de Ŝanhajo en la inaŭguro de la Nov-Jorka Universitato en Ŝanhajo |
|
 Estroj de la Nov-Jorka Universitato en Ŝanhajo |
La 15-an de oktobro inaŭguriĝis en la urbo Ŝanhajo la Nov-Jorka Universitato en Ŝanhajo, la unua lernejo kune fondita de Ĉinio kaj la Nov-Jorka Universitato. La lernejo varbos studentojn en la jaro 2013. Ĝi estas eksperimenta altnivela universitato kune fondita de Ĉinio kaj Usono.
Laŭ specialistoj en la eduka kampo, la Ŝanhaja Nov-Jorka Universitato estas eksperimenta projekto de la duflanka kunlaboro en edukado kaj portas ankaŭ esperon de la eduka reformado de Ĉinio.
Studentoj pagos pli malmulte ol tiuj en Usono kaj havos stipendion. Ili povos selekti aliajn 15 edukajn centrojn en Nov-Jorko, Abu Dhabi, kaj tiel plu.
Ĉinaj studentoj devas partopreni en la enirajn ekzamenojn de superaj lernejoj, sed estos taksitaj per iliaj sperto kaj kvalito anstataŭ nur per la ekzamenoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|