2012-10-19
Kiel rezulto de 20-jara sizifa laboro de d-ro Máthé Árpád, aperis en Budapeŝto "Bibliografio de Esperantaj periodaĵoj."
La datumbaza kolekto listigas 14,173 Esperanto-gazetojn, revuojn kaj aliajn periodaĵojn ekde 1887 ĝis hodiaŭ, kun iliaj nomoj, eldonjaroj, redaktoroj, ĉefaj sciindaĵoj, ktp!
Ŝajne la libro - aperinta antaŭ 2 jaroj - estas unu el la plej "grandaj" Esperantaj libroj, ĝi pezas 3.3 kilogramojn, kaj enhavas 1155 paĝojn en formato A/4!! - Por havi proksimuman imagon por kompari, rigardu la aldonitan bildon.
La libron redaktis kaj kompilis en 99%-oj d-ro Máthé Árpád, sed pro troa modesteco li ĉie antaŭenŝovas nomojn de aliaj kunlaborantoj (L. Yzal Hernández kaj A. M. Molera).
Por prizorgi kaj solvi problemojn de kompostado, eldonado, financado kaj distribuado helpis nia Budapeŝta E-Centro "Eventoj".
La Bibliografio en papera formo aperis nur en 30 ekzempleroj, ĉefe por eniri la registradan sistemon de sciencaj verkoj, kaj por deponi ekzempleron en la plej grandaj bibliotekoj (ŝtataj kaj movadaj).
La datumbazo de la periodaĵoj aperas ankaŭ en pdf-formato, kiu ebligas rapidan serĉadon kaj trovon de unuopaj esprimoj.
Redaktoro de la bibliografio, d-ro Máthé Árpád estas kontaktebla pere de la adreso: "oficejo@eventoj.hu"
Szilvási László
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|