2012-10-19
 Granda ceramika bovlo kun diametro de unu metro eksponata en la foiro de ceramikaĵoj |
La 18-an de oktobro la Ĉina Jingdezhen-a Internacia Foiro de Ceramikaĵoj 2012 inaŭguriĝis en la urbo Jingdezhen, Jiangxi-provinco de Ĉinio. La foiro allogas al si pli ol 5 mil reprezentantoj de famaj ceramikaj entreprenoj el Italio, Franco, Koreio kaj aliaj 10 landoj ĉefe produktantaj ceramikaĵojn kaj el la ĉeftero, Hongkongo kaj Taiwan de Ĉinio.
Laŭ konigo, de post sia unuafoja okazigo en la jaro 2004 la foiro de ceramikaĵoj jam allogis al si pli ol 35 mil partoprenantojn de 4200 entreprenoj kaj aĉetkompanioj el 49 landoj kaj regionoj kaj vizitantojn de pli ol 1.1 milionoj da homfojoj. Nun la foiro de ceramikaĵoj jam iom post iom fariĝis granda renkontiĝo de la tutmondaj ceramikaĵoj kaj platformon por internacia komercado, akcelis interfluon kaj kunlaboron de la tutmondaj ceramikaj entreprenoj en komerco, kulturo kaj lerteco, kaj iom post iom fariĝas ĉefa ekspozicio por internaciigo kaj markigo de la ĉina ceramika industrio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|