2012-10-19
 Yang Jiechi (dekstre) intervidiĝas kun Burns. |
La 17-an de oktobro ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi intervidiĝis en Pekino kun usona ŝtata vicsekretario William J. Burns. Kaj kun la lasta interparolon faris ankaŭ Zhang Zhijun, ĉina eksterafera vicministro.
La ĉina flanko esprimis, ke la stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la interesoj de la du landoj. La du partioj devas serioze daŭrigi la realigon de la komuna konsento inter la gvidantoj de la du landoj, pluapaŝe vastigi kaj profundigi la dulandajn interŝanĝadon, reciprokan konfidon kaj kunlaboron, samtempe respekti la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de unu al tiuj de la alia, kaj konvene trakti la sentemajn problemojn por garantii la sanan disvolvon de la rilatoj inter la du landoj.
Usono esprimis, ke la registaro de Obama alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La lasta volas konstrui plu la partnerecon de respekto, reciproka profito kaj kungajno, esplori la konstruadon pri novstilaj rilatoj inter grandaj landoj kaj kune antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj.
Ĉinio ripetis sian starpunkton de la problemo pri la insularo Diaoyu. Kaj la du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri aliaj temoj internaciaj kaj regionaj, inkluzive de la mezorienta paca procezo kaj tiel plu.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|