Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dombro
2012-10-22

    Laŭdire, antaŭ tre longe kazahoj loĝis ĉe granda arbaro kaj vivis en paŝta nomadismo. En la arbaro estis urso, kiu ofte frekventis herbejon kaj mortigis homojn kaj brutojn. La nomadoj ne povis vivi trankvile. La reĝo kelkfoje sendis ĉasistojn por mortigi ĝin, sed la ĉasistoj ĉiuj estis mortigitaj. Tiam reĝido Dombro petis sian patron, ke li permesu al li mortigi la urson. La reĝo tre amis sian filon kaj ne konsentis kun li. Sed en la sekvanta tago la reĝido malaperis.

 

    Kunportante pafarkon, sagojn kaj feran kaptilon, la reĝido ekiris rajdante sur forta ĉevalo. Li transgrimpis altan monton, travadis riveron kaj venis en arbaron. Fine li trovis spuron de la urso sur vojeto al somera paŝtejo. Sur la loko nepre trapasata de la urso li aranĝis la feran kaptilon kaj bone ŝirmis ĝin. Poste li kaŝis sin proksime.

 

    Granda urso alvenis laŭ sia kutima vojo. Ĉirkaŭ 10 metrojn for de la fera kaptilo ĝi haltis kaj atenteme flaris grundon. Ĝi jen iris, jen haltis. La reĝido streĉe retenis sian spiradon kaj observis la urson. La urso paŝon post paŝo proksimiĝis al la "embuskejo" kaj per siaj piedoj atenteme forigis la ŝirmaĵon kaj teron ĉirkaŭ la kaptilo. Poste ĝi tuŝadis la kaptilon per dika branĉo. La kaptilo krakis de tuŝado kaj katenis la branĉon. La urso metis la kaptilon sur ŝtonegon kaj per alia ŝtono forte bategis ĝin. La reĝido en kaŝejo pafis la unuan sagon kaj ĝi ĝuste trafis la kolon de la urso. La urso ekmuĝis kaj ĵetis sin en la direkto de kie alflugis la sago. Tiam la dua sago pafiĝis en la bruston de la urso kaj la urso trovis la reĝidon. Kiam la reĝido eltiris la trian sagon, la urso jam sin ĵetis antaŭ lin, ke li jam ne havis la tempon por pafi, li nur povis eltiri ponardon kaj luktis kun la urso…

 

    La reĝo sendis serĉi la reĝidon. Pasis 4-5 tagoj, sed nenia informo venis. La reĝo pli kaj pli maltrankviliĝis. Li dekretis: Kiu trovos la reĝidon viva, tiun li premios per 100 ĉevaloj kaj 1000 ŝafoj; kiu scias la staton de la reĝido, sed ne raportas, tiu estos dehakita je la piedoj; kaj kiu konfirmos morton de la reĝido, tiu estos punata je senkapigo.

 

    La paŝtistoj kelkope serĉis la reĝidon. Fine, sur vojeto en profunda arbaro ili trovis la kadavrojn de la reĝido kaj la urso kunteniĝantaj. Ili dispecicigis la urson kaj enterigis la reĝidon sur suna montodeklivo. Sed kiamaniere informi la reĝon pri la malfeliĉo? Maljuna paŝtisto Aken memvole iris sciigi la reĝon.

 

    "Ĉu vi scias la staton de la reĝido?" la reĝo demandis al Aken.

 

    "Via estimata Reĝa Moŝto," diris Aken, montrante altan pinon, "ĝi povas informi vin pri la reĝido."

 

    La reĝo ne kredis lin kaj diris: "Se ĝi tion ne povos, mi mortigos vin."

 

    Helpate de aliaj paŝtistoj, la saĝa Aken faligis la pinon kaj faris el ĝia ligno kordmuzikilon. Li sidiĝis sur herboj kaj facile plukis la kordojn de la instrumento por rakonti al la reĝo kortuŝan faron de la reĝido. El la instrumento fluis melodio solena, basa kaj kortuŝa. Jen ĝi ŝajnis paŝado de giganto, jen malespera muĝado de la urso, jen bruado de pinaro. En la muziko oni sensis ploradon de la stepo, la sopiron de la paŝtistoj…

 

    Aŭskultante la muzikon la reĝo larmis. La muziko ĉesis, sed la reĝo ankoraŭ dronis en dolorego. Estis muzikinstrumento farita el pina ligno, kiu informis la reĝon pri la morto de la reĝido. Tiel la reĝo nur povis multe donaci al Aken. De tiam kazahoj havis tian plukinstrumenton. La paŝtistoj nomis ĝin per la nomo de la reĝido "Dombro", kaj la ludantoj de la instrumento aŭ kantistoj nomiĝis "Aken".

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng