Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cent-po-centa Stultulo
2012-10-22

    Iam estis prefekto, kiu en juĝado neniam povis distingi pravon disde malpravo, veron disde malvero, aŭ bonon disde malbono. Tiel oni donis al li moknomon "Cent-po-centa stultulo".

 

    Iutage, la prefekto ordonis al sia subulo: "En nia prefektujo ĉie troviĝas stultuloj, kial vi ne kapti ilin? Vi devas kapti minimume tri en tri tagoj. Alie mi severe punos vin."

 

    Ricevinte la ordonon, la subulo eliris murmurante al si: "Kie trovi stultulojn?"

 

    Ĉe la urboportego, li vidis iun rajdanton kun pakaĵo sur sia kapo. Li aliris kaj demandis al la rajdanto: "Kial vi metis la pakaĵon sur vian kapon anstataŭ sur la ĉevaldorson?"

 

    La rajdanto respondis: "Mi timas tro lacigi mian ĉevalon."

 

    La subulo pensis: "Tiu ĉi rajdanto ja estas stultulo. Mi devas kapti lin."

 

    En la tria tago la subulo refoje venis al la urbopordego. Estis bonŝance, ke li tuj vidis kampulon, kiu kun longa bambustango en la manoj provas iri tra la pordego. Komence li tenis la stangon vertikale, sed pro la malalteco de la pordo li ne povis eniri; poste li tenis la stangon horizonte, sed li refoje malsukcesis pro la mallarĝeco de la pordego. Li tute ne sciis kion fari.

 

    La subulo ĝojiĝis kaj kaptis la kampulon kiel stultulon. Nun mankis ankoraŭ unu stultulo. Sed ĉar li ne sciis kiel kapti, li devis eskorti du kaptitojn al la prefekto.

 

    Aŭdinte la raporton de sia subulo, la prefekto ridante diris al la unua stultulo: "Kiel malsaĝa vi estas! Kun pakaĵo sur via kapo vi rajdis sur ĉevalo! Ĉu vi ne tro favoris vian bruton?"

 

    Sekve li mokridis al la dua stultulo: "Ankaŭ vi estas malsaĝa. Kial ne duonigi la bambustangon? Tiel, vi ja povis trairi la pordon."

 

    Ĉiuj subuloj de la prefekto eksplodis de ridego. La subulo, kiu kaptis du stultulojn, ne povis sin teni de tio kaj diris: "Via moŝto! Mi jam trovis la trian stultulon."

 

    La prefekto haste demandis: "Kiu? Kie li estas nun?"

 

    La subulo respondis: "Kiam la daŭriganto de via moŝto enoficiĝos, mi diros al li, kiu estas la tria stultulo."

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng