Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (I)
2012-10-22

 

 

    Antikvaj ĉinoj komparis siajn sanigajn ekzercojn kun okulplaĉa kaj bunta brokato. La ekzercaro konsistas el 8 pecoj, tial oni nomas ĝin "okparta brokato".

 

    La "okparta brokato" dividiĝas en la ekzercojn sidajn kaj starajn. Ĉi sube ni konigos al vi la sidajn ekzercojn, kiuj karakteriziĝas ĉefe per masaĝo.

 

    Dum ekzercado vi devas atenti pri jenaj punktoj:

 

    TENIĜO

 

    Ĝenerale dirite, vi povas fari la ok sanigajn ekzercojn kuŝante sur lito aŭ sidante sur seĝo. Pli bone vi faru la masaĝon nude ĉu sidante ĉu kuŝante. Tio rikoltas ne nur bonan efikon de masaĝo, sed ankaŭ de aerbano. Se vi ne povas adaptiĝi al malvarmo, vi do povas fari tion sub litkovrilo. Kvankam iuj ekzercoj estas malfacile fareblaj tiukaze, tamen la masaĝo alportas iagradan utilon al la sano.

 

    Masaĝante la kapon, vi devas kuŝi surdorse kun kapo levita. Antaŭ ol froti la piedkavojn vi devas surmeti veston kaj leviĝi. Kiam vi frotas ambaŭ flankojn de la lumbaj vertebroj, vi devas kuŝi surflanke de la korpo kaj froti per la manoj alterne.

 

    KONSCIO

 

    Sidiĝinte aŭ kuŝiĝinte, vi devas tuj vin liberigi de ĉia distriĝemo, sen aŭskultado kaj rigardado foren, malstreĉi vin kaj turni vian atenton ekskluzive al la umbiliko, ĉar la ĉinaj medicinistoj opinias, ke ĉirkaŭ la umbiliko produktiĝas la vitala forto de la homo. Farante masaĝon kaj movojn, vi povas iom atenti pri movo kaj spiro.

 

    SPIRADO

 

    Bone reguliginte viajn teniĝon kaj konscion, vi povas kelkfoje profunde kaj nature spiri per la abdomeno.

 

    Estas du specoj de la spirado per la abdomeno: A. Dum enspiro la abdomeno malleviĝas kaj la brusto leviĝas. B. Dum enspiro la abdomeno leviĝas kaj la brusto iom leviĝas kaj dum elspiro la abdomeno malleviĝas. Farante la ekzercojn, vi povas uzi la unuan aŭ la duan, tamen ĉe la komenco estas pli bone miksuzi naturan profundan spiron per la brusto kaj la abdomeno.

 

    Vi devas senspiri per la nazo, lekante la supran makzelon, kaj elspiri per la buŝo, mallevinte la langon. Faru la samon 8-9 fojojn. La spirado devas esti milda, longa kaj natura.

 

    Komence vi povas spiri 3-5 fojojn kaj poste iom post iom pliigi la fojojn. Vi povas fari pliajn tri fojojn ĉiutage, por ke la fojoj iom post iom atingu 20-30 en la ĉiufoja ekzercado. Sed vi nepre devas fari tion laŭ via sanstato kaj iom post iom efektivigi vian celon. Precipe, la homoj malfortaj kaj malsanemaj devas esti pli singardemaj dum la ekzercado, ĉar alie la drasta movado de la diafragmo povas damaĝi la internaĵojn.

 

    Vi devas fari la spiradon en ĉambro kun freŝa aero. Se mankas freŝa aero en ĝi, vi povas unue fari la ok sanigajn ekzercojn, kaj poste la spiradon en loko kun freŝa aero.

 

    Farante la "okpecan brokaton" sur lito, vi devas spiri nature de la komenco ĝis la fino.

 

    Netaŭgaj spirado, teniĝo kaj konscio povas rezultigi malbonajn reakciojn. Ekz., la tro forta kaj profunda spirado povas kaŭzi kapturniĝon, kappeziĝon, kapdoloron, brustan premitecon aŭ doloron, abdomenan ŝveliĝon, maltrankvilon k. a. La tro longa spirhalto, tro profunda enspiro povas estigi palpitacion. Tamen tiuj fenomenoj povas esti preventitaj kaj forigitaj per reguligo de la teniĝo, spiraj maniero, profundeco kaj fojoj kaj konscio.

 

    Ne faru la spiradon en malsato aŭ satego, en malbona humoro kaj post laciĝo. Ne faru tion, dum vi suferas de akuta abdomena malsano kaj akutaj infektoj de la spira kanalo, kiaj gripo, rinito, trafieito, hemoptizo kaj pulmito.

 

    Fininte la ekzercon de spirado, vi devas froti viajn manojn unue kaj vian vizaĝon poste. Se vi hazarde sentas vin ne bone en la abdomeno, vi do devas delikate knedi vian tutan abdomenon kelkfoje per la manplato kaj poste malrapide stariĝi, movi la membrojn aŭ trinki iom da varmeta akvo.

 

    MOVO

 

    I. Frotado

 

    La frotado povas akceli sangocirkuladon de la tuta korpo, plibonigi sangoprovizon de la visceroj, helpi al la peristalta movado de la stomako kaj intestoj, ekzerci membrajn muskolojn kaj artikajn funkciojn kaj plifortigi metabolon, haŭtan elastecon, funkciojn de ŝvitaj kaj sebumaj glandoj kaj la haŭtan povon kontraŭ frosto kaj infekto, tio ebligas al la muskoloj de la ekzercanto ne malstreĉiĝi eĉ en lia maljuneco. La frotado ankaŭ povas stimuli la sensajn nervajn ekstremojn kaj estigi mildan stimulon al la nerva sistemo, tial post la ekzercado vi sentas refreŝecon kaj komfortecon. Se vi faras tion antaŭ vespera dormo, tio utilas al elimino de laciĝo.

 

    Ĝenerale vi frotas la tutan korpon per la manoj. Se vi multe ŝvitas, kutimas dormi en piĵamo aŭ havas kalojn surmane, kio malhelpas la frotadon, vi povas anstataŭe vin frapeti, knedi muskolojn ktp, ankaŭ tio povas rikolti bonan efikon.

 

    A. Manfrotado. Frotu la manojn ĝis varmiĝo. Forte premu la dekstran mandorson per la maldekstra kaj forte frotu ĝin kaj inverse faru la samon. Tiel faru pli ol dek fojojn ĝis varmiĝo. (Bildo 1)

 

    La manfrotado povas akceli sangan cirkuladon de la manoj kaj lertigi la fingrojn, kio utilas al la funkciado de ĝinglǔo-vojoj (ĝinglŭo-oj, laŭ la ĉin-medicina teorio, estas vojoj, tra kiuj cirkulas la esenca energio de la homo kaj laŭ kiuj lokiĝas ĉiuj akupunkturaj punktoj).

 

    Serioza kaj persista frotado de la manoj estas utila al kuracado de la fingraj sensentemo kaj malvarmo de maljunulo, al refunkciado de paralizita mano kaj al prevento kaj kuraco de mana frostŝvelaĵo. Se vi forte pugnigas la manojn 19-20-foje post manfrotado, la efiko estas pli bona.

 

    Post frotado de la mandorsoj froti la mankavojn ĝis varmiĝo estas utile por dormo.

 

    B. Brakfrotado. Forte premu la internan flankon de la maldekstra pojno per la dekstra manplato kaj forte frotu la internan flankon de la brako ĝis la ŝultro: movu la platon trans la ŝultron kaj frotu la eksteran flankon de la brako ĝis la maldekstra mandorso. Tion ripetu dekkelkajn fojojn. (Bildoj 2 k 3). Poste, en la sama maniero frotu la dekstran brakon per la maldekstra manplato dekkelkajn fojojn (en unu fojo necesas fini froti la internan kaj eksteran flankojn de la brako).

 

    La brako havas tri gravajn artikojn ĉe ĝinglŭo-vojo. Ilia nenormala funkcio, kvankam malforta, influas la tutan korpon. La brakfrotado utilas al la artikaj funkcioj, preventado de artikito kaj ŝultrodoloro kaj al la cirkulado de ĝinglŭo-vojoj.

 

    Se la suferantoj de braka doloro kaŭzita de malvarmo faras la frotadon ankoraŭ dekojn kaj eĉ centojn da fojoj, tio rezultigas bonan efikon. Tamen tiuj, kiuj suferas de braka ŝveliĝo kaŭzita de inflamo, ne devas fari la ekzercon.

 

    C. Kapfrotado. Premu la frunton per la mankavoj kaj iom forte frotu la vizaĝon tra la nazo ĝis la mentono, frotu tra la mentono malantaŭen la okcipiton ĝis supre de la oreloj kaj malforte frotu la kranion ĝis la frunto. Faru la samon dekkelkajn fojojn. (Bildoj 4 k 5)

 

    Sekve, per la dek fingropintoj aŭ ungoj egalforte knedu la harradikojn 10-20-foje kaj prempuŝu la dikfingrojn de la tempioj al la verto, samtempe puŝu la aliajn fingrojn. Kunmetu la kvin fingrojn ĉe la verto kaj prempuŝu ilin ĝis la nuko. Atentu, ke vi prempuŝu ĉiam forte la dikfingrojn, kaj ne la aliajn fingrojn. Faru la samon dekkelkajn fojojn, kio utilas al malaltigo de sangopremo. La gravaj suferantoj de hipertensio povas fari la frotadon 30-70-foje. (Bildoj 6,7 k 8)

 

    La frotado povas akceli ne nur la sangocirkuladon de la vizaĝo kaj kapo, sed ankaŭ la sangoprovizon de la cerbo kaj ties nervosistemo, kaj plifortigi ilian funkcion. Tial la ekzercanto de tiu frotado havas sanan vizaĝon senfaltan eĉ en sia maljuneco.

 

    Malforte kaj egalforte pinĉi kaj premi la tutan kapon per la ungopintoj povas akiri iagradan efikon de kapa akupunkturado. Laŭ la teorio pri funkcioj de diferencaj partoj de la cerba kortiko, la persista kapfrotado bone efikas sur kuracado de membra paralizo, sensentemon, anormalan estezon, perturbon en la vidkapablo kaj afazion, kaŭzitajn de cerbaj malsanoj.

 

    Forte frotu la tempiojn per la du dikfingroj, kio utilas al kuracado de migreno, paralizo de la vizaĝaj nervoj.

 

    Forte frotu la tempiojn per la dikfingroj kaj samtempe frotu la kapon kaj nukon per la aliaj fingroj, kaj interalie masaĝu ankaŭ la akupunkturajn punktojn fengĉi kaj daĝuj kaj la nukon. La masaĝo de fengĉi bone efikas sur malaltigon de sangopremo kaj preventon de doloro en la posta kapo. La masaĝo de daĝuj bone efikas sur kuracadon de dorsa kaj kola doloro kaj ankaŭ sur senfebrigon kaj seninflamigon. La masaĝo de la eksteraj flankoj de la kolo (precipe la kolaj arterioj) akcelas la sangoprovizon de la cerbo kaj kuracas la cerban anemion kaj hipertension.

 

    Estas tre malmultaj, kiuj sentas kapturniĝon post kapfrotado, tiam ili devas ĉesigi la frotadon.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

1

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng