Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plumoj de Birdoj
2012-10-22

    Eksonoris por leciono. Instruistino suriris sur podion kaj diris: "Hodiaŭ mi donas al vi lecionon pri plumoj de birdoj."

 

    "Ni scias, ke ĉiu birdo surhavas plumojn," diris iu lernanto.

 

    "Jes, ĉiu birdo sin vestas per plumoj, sed ni ne devas subtaksi la plumojn de la birdoj. En la mondo nur la birdo havas belajn plumojn. Kiu scias, kiom da plumoj havas pasero?" demandis la instruistino.

 

    "Mi ne scias," alia honteme kapneis.

 

    "Pasero havas ĉ. 3500 plumojn en vintro. Ĝiaj plumoj en julio estas malpli multaj je 400 ol en vintro. Ordinaraj birdoj havas po ĉ. 1000—4600 plumojn. Malsamspecaj birdoj havas malsamajn nombrojn da plumoj. Samspecaj birdoj havas preskaŭ saman nombron da plumoj. Kaj krome, iliaj plumoj multiĝas aŭ malmultiĝas en tiu aŭ alia sezono. Kiu scias, por kio utilas la plumoj?"

 

    "Sen plumoj la birdoj ne povas flugi," respondis la tria.

 

    "La plumoj havas tri ĉefajn funkciojn: unue, doni lev- kaj puŝ-forton al flugado de la birdoj; due, delikatigi ilian haŭton kaj reguligi aeron por ilia korpo; kaj trie, servi kiel ilia vesto," respondis la instruistino ridetante.

 

    "Kiu scias, kiel evoluis la birdaj plumoj?" demandis la instruistino denove.

 

    "Ni ne scias," unuvoĉe respondis la lernantoj.

 

 

 

    "La birdoj devenas de rampuloj kun skvamoj sur la korpo. La skvamoj iom post iom transformiĝis en plumojn," klarigis la instruistino.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng