2012-10-22
Kato okaze portis rozarion ĉirkaŭ sia kolo. Granda rato vidis tion kaj tre ĝojis: "La kato jam fariĝis budhisto*, kiu prenas vegetaran dieton." Kaj ĝi kondukis sian idaron al la kato por esprimi dankon. La kato ekkriegis kaj englutis plurajn ratojn unu post alia. La granda rato tuj forkuris. Eskapinte el la danĝero, la terurita granda rato diris: "La kato fariĝis eĉ pli kruela post la vegetaraniĝo!"
---------------
*Laŭ budhisma moro, budhisto portas rozarion kaj praktikas vegetaranismon. Budhisto devas esti bonkora kaj ne devas mortigi vivulon.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng
|