2012-10-22 Ĉe bordo de Bohaj-maro grandega baleno devigis grupojn da ŝarkoj ĉasi por ĝi bongustajn fiŝojn. La ŝarkoj levis sur la maro tiel grandajn ondojn kvazaŭ grandaj insuloj skuiĝus. La baleno povis per unu tiro engluti dekojn da fiŝoj grandaj kiel boatoj. Fiera pri sia braveco, ĝi impete puŝiĝis antaŭen, ne povante sin deteni de manĝado. Fine ĝi trovis sin sur bordo antaŭ Ĝjeŝi-monto norde de la maro. Tie ĝi mortis pro soifo. Nun la fiŝoj, kiuj antaŭe servis por ĝi kiel nutraĵo, konkure ronĝis ĝin. Kaj fiŝisto ricevis ĝin sen ajna peno.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |