Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La kamparana insurekcio kaj naskiĝo de la Orienta Han-dinastio
2012-10-22

    Socia Krizo en la lastaj jaroj de la Okcidenta Han-dinastio

 

    Meze de la unua jarcento a. K., la ekonomio de la Okcidenta Han-dinastio prosperis senpreccdence, sed poste aperis serioza socia krizo. Tiam, pli kaj pli multaj tiranaj bienuloj senbride prirabis kampojn de kamparanoj trouzante siajn fortojn politikajn kaj ekonomiajn, samtempe la grandaj metiejposedantoj kaj komercistoj profitegis de la uzuro. Kaŭze de tio, grandnombraj kamparanoj bankrotis kaj fariĝis sklavoj de bienuloj, dume la nobeloj vivis lukse.

 

    En 1968 ĉinaj arkeologoj prifosis en Mancheng-gubernio, Hebei-provinco, grandan tombon de la Okcidenta Han-dinastio, en kiu troviĝis la geedzoj Liu Sheng, princo dum la regado de la imperiestro Wudi. La princo mortis en ĉ. 113 a. K. En la tombo estis pli ol 2 800 valoraj objektoj, inter kiuj estis du jadaj vestoj faritaj el 4 658 jadpecoj kunligitaj per oraj fadenoj, pezaj je 1 800 gramoj. Tio montris la mirigan lukson de la tiamaj nobeloj.

 

    Ankaŭ milito ege damaĝis la popolan vivon. La imperiestro Wudi (140-87 a. K. en potenco) kondukis militon dum dekoj da jaroj kontraŭ la hunoj en la nordo, kio kvankam fortikigis la centralizisman ŝtaton, tamen rezultigis konsumon de grandkvanta riĉaĵo kaj perdon de duono de la loĝantaro pro la senĉesa kreskado de militaj elspezoj kaj senbrida varbado de kamparanoj en la armeon. Pli kaj pli multaj homoj fariĝis sklavoj kaj estis vendataj kiel brutoj. La popolamasoj ne povis tion toleri kaj multfoje leviĝis kontraŭ la regado de la Okcidenta Han-dinastio.

 

    Mallonga dinastio

 

    Kiam la Okcidenta Han-dinastio troviĝis en serioza krizo, Wang Mang, nevo de la edzino de la imperiestro Yuandi (48-33 a. K. en potenco), uzurpis la tronon per sia potenco kaj fondis Xin-dinastion (9-23 p. K.).

 

    Wang Mang estis lerta en flatado, tial li gajnis plenan konfidon de la imperiestro. Dum la regado de la imperiestro Pingdi (1-5 p. K. en potenco), kun la titolo Dasima (altranga oficisto por direkti la ŝtatajn kaj militajn aferojn) li kaptis en siajn manojn la regadon de la kortego. Poste li venenis la imperiestron Pingdi. Li surtroniĝis en 9 p. K. ŝanĝinte la nomon de la dinastio per Xin.

 

    Por savi la landon el la krizo, Wang Mang praktikis serion da reformoj. Li deklaris, ke ĉiuj privataj kampoj de la lando apartenas al la imperiestro, la kampoj estas dividitaj laŭ loĝanto-nombro, granda familio kun malpli ol ok viroj, kiu poedas pli ol 60 hektarojn, devas doni la superfluajn kampojn al siaj parencoj kaj najbaroj sen kampoj; paro da senkampaj geedzoj povas ricevi 6.6 hektarojn da kampoj. Li difinis, ke estas malpermesate vendi kampojn kaj sklavojn. Li formale volis limigi centralizon de kampoj kaj vendon de sklavoj, sed fakte li nur transdonis la kontraŭleĝajn kampojn posedatajn de tiranaj bienuloj al registaroj tenataj de la tiranaj klikoj de lia familio kaj la kamparanoj ne ricevis kampojn. Aliflanke, ĉar li deklaris, ke ankaŭ la kampoj de memkulturaj kamparanoj apartenas al la imperiestro, se tiuj kamparanoj vendus siajn kampojn por vivteni sin, do ili kune kun sia familio devus esti ekzilitaj al malproksima loko kaj eĉ kondamnitaj al morto. Tio tamen akcelis bankroton de tiuj kamparanoj. Tial tiuj reformoj kaŭzis kontraŭstaron ne nur de tiranaj bienuloj sed ankaŭ de la kamparanoj. Post tri jaroj Wang Mang devigite abolis tiujn dekretojn por reformo. Krome, li ankaŭ faris monsisteman reformon. Dum 15 jaroj li faris tion kvinfoje, sekve la kupraj moneroj fariĝis ĉiam pli malgrandaj dum iliaj nominalaj valoroj ĉiam pli grandaj, tial la varprezoj altiĝis senbride kaj malgrandaj metiistoj kaj komercistoj bankrotis grandnombre. La dekkelkjara reformo de Wang Mang ege damaĝis la tutlandan ekonomion. La produktaj fortoj de la socio suferis tre grandan detruon, la stato de la kamparanoj fariĝis pli mizera, pli da kamparanoj perdis sian teron kaj fariĝis sklavoj.

 

    Wang Mang multfoje faris konskripcion kaj kondukis militon kontraŭ nacimalplimultoj en la nordo, nordoriento kaj sudokcidento, kiu kaŭzis al la popoloj de ĉiuj naciecoj grandan suferon kaj mizeron. La kamparanoj kaj sklavoj ne povis vivi plu, kaj fine eksplodis granda insurekcio de la kamparanoj en la tuta lando.

 

    Insurekciaj armeoj Lulin kaj Chimei

 

    Inter la insurekciaj armeoj Lulin kaj Chimei estis pli fortaj. La insurekcia armeo kun 50 000 homoj gvidata de Wang Kuang kaj Wang Feng ĉe la monto Lulin de la provinco Hubei estis nomata Lulin-armeo. Ĉe la monto Taishan en Shandong-provinco estis alia insurekcia armeo gvidata de Fan Chong, kiu konsistis el pli ol 100 000 homoj. En militado ili ruĝigis siajn brovojn. Tial la armeo ricevis la nomon "Chimei-armeo" (Ĉinlingve "Chimei" signifas ruĝajn brovojn — Trad.). Krom ili, militis ankaŭ sendepende multaj aliaj insurekciaj armeoj grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj kune nombris milionojn da homoj.

 

    Samtempe kun tio, ankaŭ tiranaj bienuloj en diversaj lokoj unu post alia formis siajn armeojn kontraŭ la reĝimo de Wang Mang, inter ili la plej potenca estis la armeo gvidata de Liu Xiu kaj Liu Xuan — membroj de la imperiestra familio de Han-dinastio. Ili poste alianciĝis kun la armeo Lulin kaj la armeo rapide disvolviĝis kaj la armeo nombris pli ol 100 000 militistojn. Ili elektis Liu Xuan kiel imperiestron kun la titolo Gengshi.

 

    Kunyang-kampanjo

 


Kunyang-kampanjo 

 

    Wang Mang rigardis la armeon Lulin gvidatan de la imperiestro Gengshi kiel danĝeran malamikon kaj la aliajn insurekciajn armeojn kiel banditojn. En la jaro 23 p. K., li nomumis Wang Xun ĉefkomandanto kaj sendis 420 000 militistojn por tuj ekstermi la insurekcian armeon Lulin.

 

    Wang Xun sieĝis la gravan urbon Kunyang (la nuna Yexian-gubernio, Henan-provinco) okupitan de la insurekcia armeo per fortaj trupoj kaj atakis ĝin scnhalte. La urba defendtrupo nombris nur 8 000-9 000 militistojn. Vidante, ke danĝera estas sola defendo, la trupo decidis sendi Liu Xiu kun 12 bravuloj rompi la sieĝon en nokto por venigi helpan trupon.

 

    Liu Xiu rompis la sieĝon kaj venigis 3 000 militistojn por sturmi la sieĝantan armeon. Rimarkinte, ke li gvidas nur malgrandan nombron da militistoj, Wang Xun malstreĉis la singardemon kaj sendis 10 000 militistojn batali kontraŭ Liu Xiu. Sed la bravegaj batalantoj de Liu Xiu rekte sturmis la ĉefkomandejon de Wang Xun kaj lin mortigis. La granda armeo de Wang Xun perdis sian komandanton kaj diskuris panike, nur kelkmil militistoj revenis al Luoyang. Tio estis la fama Kunyang-kampanjo, kion konas la ĉina historio, en kiu malgranda armeo venkis la grandan.

 

    Naskiĝo de la Orienta Han-dinastio

 

    La ĉefaj fortoj de Wang Mang estis ekstermitaj en Kunyang-kampanjo. En septembro tiujare la insurekcia armeo konkeris la ĉefurbon Chang'an, kiam estis mortigita Wang Mang mem. Tiel disfalis Xin-dinastio, kiu ekzistis nur 15 jarojn.

 

    La imperiestro Gengshi, gvidanto de la armeo Lulin, degeneris tuj post eniro en la ĉefurbon, li tage kaj nokte diboĉis en la palaco kaj ne traktis la ŝtatajn aferojn. Tial la regado fariĝis pli putra ol tiu en la periodo de Wang Mang, pri tio la popolo malesperis ekstreme.

 

    En la jaro 25 p. K. alia insurekcia armeo Chimei konkeris la ĉefurbon, la imperiestro Gengshi kapitulacis al ĝi. La armeo Chimei devigite retiriĝis orienten pro manko de nutraĵoj. Sed malfeliĉe ĝi trafis embuskon de Liu Xiu en Henan kaj estis tute ekstermita.

 

    En la sama jaro la reprezentanto de la tiranaj bienuloj Liu Xiu surtroniĝis en la nomo de posteulo de la Okcidenta Han-dinastio en Hao (norde de la nuna Baixiang-gubernio, Hebei-provinco) kaj poste prenis Luoyang kiel ĉefurbon. Ĉar Luoyang situis oriente de Chang'an, tial la historiistoj nomis la novan imperion Orienta Han-dinastio.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng