Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Insurekeio de Flavkaptukuloj kaj la Tri Regnoj
2012-10-22

    Insurekcio de flavkaptukuloj

 

    En la posta periodo de la Orienta Han-dinastio (25—220 p.K.) la du klikoj de eŭnukoj kaj imperiestr-edzinaj parencoj konkuris por kapti la ŝtatpotencon kaj profiton, la socio dronis en malbona ordo. La tiranaj bienuloj ĉiam pli potenciĝis kaj senĉese rabis kampojn de kamparanoj, la vasta kamparanaro vivis ĉiam pli mizere. Kaj plie, suferante de inundo, sekegeco kaj lokustoplago, la kamparanoj povis fari nenion alian ol almozpeti ĉie. Multaj el ili mortis de malsato kaj frosto. Ne povante plu elteni la subpremadon, ili arope leviĝis al rezisto, sed pro malforteco ili estis rapide subpremitaj de bienulaj armitaj fortoj. Fine, en 184 p. K. eksplodis landskala insurekcio. La insurekciantoj ĉiuj portis flavan kaptukon, tial la historiistoj nomis la insurekcion Insurekcio de Flavkaptukuloj.

 

    La gvidanto de la insurekciaj trupoj estis Zhang Jiao, kiu naskiĝis en Julu (sudokcidente de la nuna gubernio Pingxiang de Hebei-provinco). Li iom sciis ĉinan tradician medicinon, ne postulante pagon kuracis kamparanojn kaj varbis la resaniĝintojn al Tajpingtao (antikva religio de Ĉinio). Post pli-ol-dek-jara kuracado kaj predikado li akceptis centmilojn da adeptoj kaj laŭloke dividis ilin en 36 unuojn, ĉiu kun gvidanto nomumita de li.

 

    Zhang Jiao prezentis sloganon por la insurekcio:

 

    "Pereis la ĉielo griza, naskiĝos flava jam ĉielo.En komenca jaro kriza beata estos tuta l' tero."

 

    La ĉielo griza aludas la ŝtatpotencon de la Orienta Han-dinastio. La flava ĉielo aludas armeon de la flavkaptukuloj, la komenca jaro estas 184 p. K. La insurekciantoj decidis leviĝi tra la tuta lando la 5-an de marto de tiu jaro.

 

    Potencaj estis la insurekciaj trupoj. Ĉie, kie ili atingis, ili forbruligis la registarajn oficejojn kaj mortigis krimegajn oficistojn kaj bienulojn. La koruptiĝintaj oficistoj panike fuĝis for unuj post aliaj. Nur post dekkelkaj tagoj la feŭda regado falis en malordon. La kortego de la Orienta Han-dinastio konsterniĝis, haste organizis bienulajn armitajn fortojn por fari subpremadon al la kamparanaj trupoj. En malpli ol unu jaro la insurekcio de la flavkaptukuloj estis sufokita.

 

    Dum subpremado de la insurekcio multe ekspansiigis sian forton la tiranaj bienuloj, ĉiu el ili tiranis certan lokon. Ili senĉese interbatalis por venki la rivalon. Kaj fine formiĝis la situacio de kunekzistado de la tri regnoj Wei, Shu kaj Wu.

 

    Uzurpado de Dong Zhuo

 

    En la tempo, kiam la eŭnukoj kaj imperiestr-edzinaj parencoj konkuris por kapti la ŝtatpotencon en la ĉefurbo Luoyang, la militaristo Dong Zhuo de la regiono Siliang (la baseno de Huangshui-rivero en la nunaj provincoj Gansu kaj Qinghai) kondukis siajn trupojn en la ĉefurbon. Li eksigis la imperiestron kaj surtronigis 9-jaran knabon kiel imperiestron kun titolo Xiandi. Dong Zhuo tenis la potencon de la kortego en la manoj kaj agis arogante kaj senbride. Foje li kun militistoj venis suden de la ĉefurbo, tiam tie okazis foiro. Li tamen ordonis siajn subulojn mortigi ĉiujn virojn en la foiro. Liaj subuloj reportis virinojn en la foiro kaj rabitajn brutojn al la ĉefurbo. Sur la revena vojo la soldatoj laŭtvoĉe kriis: "Hura! Ni venkis!" Kaŭze de tio la tuta urbo Luoyang dronis en paniko.

 

    La tiraneco de Dong Zhuo vekis ne nur indignon de la popolo, sed ankaŭ malkontenton de la aliaj militaristoj. Tiuj ĉi elektis Yuan Shao, la potencan militariston, kiel gvidanton de la aliancitaj armeoj por kune ataki Dong Zhuo.

 

    Minacate de la aliancitaj armeoj, Dong Zhuo forlasis la ĉefurbon Luoyang kaj retiriĝis okcidenten al Chang'an, eskortante la junan imperiestron Xiandi kaj pelante la popolanojn. La ĉefurbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj fore de la urbo je 100 kilometroj estis forbruligitaj. Tiel la fama urbo Luoyang fariĝis ruino.

 

    Atinginte Chang'an, Dong Zhuo varbis 250 000 laborulojn por konstrui la kastelon Meiwu apud Chang'an. Tie li kolektis grenon por 30-jara konsumado kaj grandan kvanton da oro, arĝento kaj aliaj trezoroj. Li diris: "Se mi sukcesos en la milito, mi gajnos la hegemonion super la tuta lando. Se mi malsukcesos, kun tiuj konservaĵoj mi povos ĝui feliĉan vivon dum la tuta vivo." Sed li neniam atendis, ke ankaŭ liaj subuloj estas malkontentaj pri lia aroganteco kaj krueleco. En 192 p. K. li estis mortigita de sia subulo. Informiĝinte pri tio, la loĝantoj de Chang'an en granda gajeco drinkis kaj gratulis unu alian.

 

    Kampanjo ĉe Guandu

 

    Post plurfoja vagado, la imperiestro Xiandi revenis al Luoyang, kie tamen cindriĝis de longe ĉiuj palacoj kaj mankis al li eĉ manĝaĵoj. Liaj sekvantaj korteganoj devis kolekti manĝeblajn herbojn. Tiam alia militaristo Cao Cao, kiu okupis la mezan parton de la nuna Henan-provinco, kun siaj trupoj persone venigis la imperiestron al Xuchang.

 

    Cao Cao havis fortajn trupojn en la meza baseno de la Flava Rivero. Li venigis la imperiestron al sia bazloko kun celo en ties nomo disdoni ordonojn al la tuta lando kaj akiri politikan superecon.

 

    En tiu tempo Yuan Shao, la antaŭa gvidanto de la aliancitaj armeoj, estis tre ĵaluza pri tio, ke Cao Cao tenas la imperiestron en sia mano. En 200 p. K. kun 100 000 militistoj li marŝis suden por ataki Cao Cao. La armeoj detenis unu la alian ĉe Guandu (norde de la nuna Zhongmou-gubernio de Henan-provinco).

 

    Tiam sur la batalkampo Cao Cao havis nur 20 000 militistojn kun malsufiĉa provianto. Sed li vaste kolektis talentulojn, akceptis sagace iliajn proponojn kaj metis ilin sur pli gravan postenon, pro ĉio ĉi tio kolektiĝis sub lia komando multaj bravaj generaloj kaj saĝaj konsilantoj. Kaj Yuan Shao havis grandan armeon kaj sufiĉan provianton, sed li ĉiam obstinis en sia opinio kaj malofte akceptis alies proponojn. Lia kontrolanto Ju Shou proponis: "Cao Cao havas malmulte da armeanoj kaj lia provianto ne sufiĉas. Se nur ni longdaŭre detenos lin, ni venkos lin." Yuan Shao ne akceptis la proponon kaj intencis tuj fari decidan batalon. Alia konsilanto Xu You proponis: "Cao Cao lokis plejparton de siaj armeanoj en Guandu por ĝin defendi, sekve de tio lia postfronto estas certe sendefenda. Ni povas surprizataki lian bazlokon Xuchang." Yuan Shao reerifuzis tiun proponon kaj perdis la ŝancon.

 

    Cao Cao repuŝis plurajn atakojn de Yuan Shao kaj firme tenis la pozicion en siaj manoj. Sed pro manko de provianto li ne povis sin liberigi el la malfacila situacio. Ĝuste tiam Xu You, elpuŝite de Yuan Shao, venis kapitulaci al Cao Cao. Aŭdinte tion, Cao Cao haste eliris bonvenigi lin nudpiede. Xu You proponis al Cao Cao, ke li sendu trupon surprizataki Wuchao (sude de la nuna Yanjin de Henan-provinco), kie koncentriĝis la provianto de Yuan Shao. Cao Cao tuj akceptis tiun bonan ideon, kaj persone gvidis 5 000 elitajn militistojn por fari senhezitan atakon al Wuchao.

 

    Informiĝinte pri la surprizatako fare de Cao Cao al Wuchao, Yuan Shao sendis nur malgrandan trupon por helpi la tiean defendan armeon kaj ordonis la tutan armeon ataki la tendaron de Cao Cao ĉe Guandu. Post longa atako Yuan Shao ne sukcesis konkeri la tendaron de Cao Cao, dume Wuchao estis konkerita. Lia provianto estis tute forbruligita, pro kio liaj militistoj deprimiĝis. Profitante la okazon, Cao Cao tuj faris atakon, kaj la armeo de Yuan Shao disfalis komplete. Yuan Shao forkuris nur kun 800 rajdistoj. Post nelonge li mortis de malsano. Cao Cao ekstermis la fortojn de Yuan kaj unuigis la nordan parton de Ĉinio.

 

    Kampanjo ĉe Chibi

 


Kampanjo ĉe Chibi 

 

    Unuiginte nordan Ĉinion, Cao Cao estis preta marŝi suden por ataki la basenon de Jangzi-rivero. Tiam la imperiestra parenco Liu Bei kun Xinye (la nuna Xinye-gubernio de Henan-provinco) kiel la bazo ankaŭ ekspansiigis siajn fortojn kaj ĉiamaniere varbis diversajn eminentulojn. Informiĝinte pri tio, ke la famulo Zhuge Liang vivas en Longzhong (okcidente de la nuna Xiangyang de Hubei-provinco), li do trifoje vizitis lin kaj invitis lin esti ĉefa konsilanto. De tiam Zhuge Liang, elstara politikisto kaj strategiisto, fariĝis la ĉefa helpanto de Liu Bei. Sed tiam la forto de Liu Bei estis malgranda. Kiam la armeo de Cao Cao sin puŝis al Xinye, li povis nur retiriĝi suden al Xiakou (la nuna Wuchang de Hubei-provinco). Li sendis Zhuge Liang veturi orienten por alianciĝi kun alia militaristo Sun Quan por kune rezisti kontraŭ Cao Cao.

 

    Vizaĝe al la atako de Cao Cao, ĉe la subuloj de Sun Quan leviĝis du malsamaj opinioj: unu por rczisti kaj la alia por paciĝi. La lasta opiniis, ke Cao Cao havas 200 000 militistojn, dum la armeo de Sun Quan kaj tiu de Liu Bei kune nombras nur ĉ. 50 000 militistojn, se oni per tiel malgranda forto rezistos kontraŭ la potenca armeo de Cao, tio signifas bati ŝtonon per ovo.

 

    Sun Quan estis en hezito. Sed Zhou Yu, lia ĉefa helpanto kaj milita komandanto, firme staris por rezisti. Li opiniis ke la armeo de Cao havas kvar malfortaĵojn: Unue, la malfronto de Cao Cao estas ankoraŭ ne tute stabila; due, liaj militistoj plejparte estas nordanoj, kiuj ne kutimiĝas al surakva batalo; trie, fariĝas pli kaj pli malvarme kaj al liaj ĉevaloj mankas furaĝo; kvare, nordanoj ne alkutimiĝas al la vivo en la sudo kaj multaj el ili malsaniĝas. Liaj vortoj firmigis la decidon de Sun Quan rezisti kontraŭ Cao Cao.

 

    Sun Quan ordonis, ke Zhou Yu komandu 30 000 militistojn kampadi en Chibi (nordoriente de la nuna Jiayu-gubernio de Hubei-provinco) ĉe la suda bordo de Jangzi-rivero, kie kampadis ankaŭ la 10 000 soldatoj de Liu Bei. Tie ili faris formacion por batali kontraŭ Cao Cao ĉe la norda bordo. Estis eksplodonta granda operacio.

 

    Tiam, multaj soldatoj de Cao Cao malsanigis pro nekutimiĝo al la tiea vivo, dume multaj el la ceteraj suferis de ŝipvetura malsano kaj perdis militan kapablon. Iuj proponis kunligi la batalŝipojn per ferĉenoj kaj sterni sur ili lignajn tabulojn, por ke la ŝipoj estu pli stabilaj. Cao Cao akceptis la proponon kaj ordonis plenumi tion laŭ la propono kiel eble plej rapide. Irante sur ili, oni sentis sin kvazaŭ surtere.

 

    Tiam, generalo Huang Gai, subulo de Zhou Yu, artifikis falsan kapitulacon. Ricevinte leteron de Huang Gai pri kapitulaco, Cao Cao kredis tion vera kaj interkonsentis kun li pri la dato de la kapitulaco. Kiam venis la tago, Huang Gai kondukis dek boatojn kamuflitajn kaj plenŝarĝitajn per oleitaj brulaĵoj rekte al la komandejo de Cao Cao. Kiam la dek boatoj proksimiĝis al la komandejo de Cao, Huang Ĝai ordonis, ke la soldatoj faru ekbruligon. Tiam forte blovis sudorienta vento. La brulo multe pligrandiĝis en la vento. La dek boatoj kvazaŭ dek fajraj drakoj sin direktis rekte al la kunligitaj batalŝipoj de Cao Cao. En hasteco la soldatoj de Cao Cao ne povis apartigi la batalŝipojn kaj ĉiuj ekbrulis. Kiam la flamo etendiĝis al la bordaj armeaj tendoj, ĉiuj soldatoj de Cao Cao falis en panikon kaj konkure diskuris. Sennombraj soldatoj mortis en la akvo kaj flamo. Tiutempe la aliancitaj armeoj de Sun kaj Liu faris senprokrastan atakon kontraŭ la armeo de Cao. Fiaskis la lasta. Cao Cao mem forkuris tra vojeto kun malgranda nombro da soldatoj kaj oficiroj. Jen la fama kampanjo ĉe Chibi, fame konata en la ĉina historio.

 

    Post la kampanjo, Sun Quan havis stabilan pozicion en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero. Profitante tiun favoran ŝancon Liu Bei okupis pliparton de Hubei kaj Hunan kaj poste Sichuan, dum Cao Cao regis nur nordan Ĉinion. En 220 p.K., Cao Cao mortis, lia filo Cao Pi eksigis la imperiestron Xiandi, sin titolis imperiestro kaj kreis la regnon Wei kun Luoyang kiel la ĉefurbo. En 221 p.K., Liu Bei imperiestriĝis en Sichuan kaj kreis la regnon Shu kun Chengdu kiel la ĉefurbo. En 229 p. K., imperiestriĝis ankaŭ Sun Quan en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero. Li kreis la regnon Wu kun Jianye (la nuna Nankino de Jiangsu-provinco) kiel la ĉefurbo. Tiel komenciĝis la fama periodo de tri regnoj en la ĉina historio.

 

Redaktoro: Liu Caisheng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng