Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Epizodoj sude kaj norde de la Granda Muro
2012-10-22

1

 

    LA mond-fama Granda Muro estis konstruita de han-nacieco por sin defendi kontraŭ la nordaj potencaj malamikoj. En Han-dinastio (206 a. K. — 220 p. K.) ĉe la Granda Muro ripetfoje okazis konfliktoj inter han-nacieco kaj hunoj, la antikva nacieco, norde de la Han-imperio, pro kio estiĝis multaj epizodoj.

 

    La imperiestro de Han-dinastio en sieĝado

 

    En la dua jarcento a. K. la Hun-regno potenciĝis iom post iom. En 209 a. K. Mo Du fariĝis ĝia ĉefo, kiu unuigis la dislokitajn tribojn de la hunoj kaj okupis vastan regionon de la nord-okcidenta parto de Ĉinio. Tiam la centra regiono de Ĉinio suferis de senĉesa militado, pro kio ĝia ekonomio stagnis kaj la ŝtataj fortoj malgrandiĝis, kaptinte tiun ŝancon, li gvidis 400 000 militistojn por suden marŝi rekte al Jinyang (la nuna urbo Taiyuan de Shanxi-provinco).

 

    Vintre de 200 a. K., Liu Bang, la Unua Imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio persone gvidis 300 000 militistojn por batali kontraŭ tiuj de Mo Du en Jinyang. Unue li sendis skoltojn por spioni, tiuj ĉi raportis al li, ke la malamikoj plejparte estas maljunaj kaj malfortaj. Tion Liu Bang ne kredis kaj sendis Liu Jing por refoje skolti.

 

    Liu Jing reveninte raportis: "Mi vidis ke la hunaj militistoj vere estas maljunaj kaj malfortaj. Sed mi opinias, ke Mo Du certe embuskigis siajn elitajn militistojn, via imperiestra moŝto nepre ne trompiĝu de tio."

 

    Liu Bang eksplodis de kolero, dirante: "Sensencaĵo! Ĉu vi aŭdacas per tio bari mian militiron?" Li ordonis malliberigi Liu Jing.

 

    Liu Bang kun sia trupo atingis Pingcheng (nordoriente de la nuna urbo Datong de Shanxi-provinco), kiam hunaj elitaj militistoj subite aperis de ĉiuj flankoj. La venkita trupo de Liu Bang estis sieĝata sur la monto Baideng sep tagojn.

 

    Liu Bang sendis kunporti oron kaj juvelojn al la edzino de Mo Du por ke ŝi petu indulgon de Mo Du.

 

    Vespere ŝi diris al Mo Du: "Se ni okupos vastan regionon de Han-imperio, ni ne povas resti tie longtempe. Krome, aliaj trupoj certe venos savi lin. Estos pli bone, se ni retiru niajn trupojn pli frue."

 

    Mo Du akceptis la proponon de sia edzino. Frumatene de la sekva tago li ordonis, ke liaj trupoj cedu vojon por lasi la trupojn de Liu Bang forkuri.

 

    Reveninte, Liu Bang antaŭ ĉio liberigis Liu Jing kaj petis lin pri la taktiko kontraŭ la hunoj. Tiu proponis: "Bona rimedo estas boparenciĝo." Tio signifas, ke oni edzinigu filinon de la imperiestra familio al la ĉefo de la hunoj por pacigi la du naciecojn.

 

    De tiam Han-dinastio aplikis tiun rimedon, sekve de tio mildiĝis la rilatoj inter la du naciecoj.

 

    Brava generalo Li Guang

 

    En 129 a. K. la hunoj refoje atakis Han-imperion, la imperiestro Wudi sendis generalon Li Guang gvidi armeon por rebati.

 

    Iun tagon kun cent rajdistoj Li Guang forlasis sian komandejon por persekuti tri hunajn militistojn, post persekutado de dekoj da kilometroj ili kuratingis la hunojn. Li kaptis unu el ili kaj pafmortigis la aliajn. Reironte, li trovis, ke miloj da hunaj rajdistoj alrapidas al ili.

 

    Anstataŭ forkuri, Li Guang ordonis marŝi antaŭen kaj haltis en la loko nemalproksima de la hunoj. Tie li ordonis, ke la rajdistoj deĉevaliĝu, senseligu la ĉevalojn kaj ripozu ĉeloke.

 

    La huna generalo, implikiĝante en perplekseco, observis en malproksimo, sed ne kuraĝis alproksimiĝi.

 

    Tiumomente huna oficiro sur blanka ĉevalo elpaŝis por kontroli sian trupon. Li Guang kun pli ol dek militistoj subite surĉevaliĝis, alrapidis tien kaj pafmortigis la hunan oficiron. Post tio Li Guang retiris siajn soldatojn, deĉevaliĝis kaj kuŝiĝis surtere por ripozi.

 

    La hunaj soldatoj des pli konfuziĝis. Fariĝis pli kaj pli mallume. Timante embuskon, la hunoj forkuris.

 


Li Guang

    En alia operacio la hunoj ĉirkaŭis Li kaj decidis kapti lin. La trupoj de Li estis disbatitaj, li grave vundiĝis kaj estis kaptita. La hunaj soldatoj metis lin sur pendantan liton, kiun portis du ĉevaloj al la ĉefkomandejo. Li Guang, senmove kuŝante sur la lito, ŝtele observis ĉirkaŭe. Li vidis bonan ĉevalon, sur kiu rajdis huna soldato. Li subite leviĝis, saltis sur la ĉevalon, forkaptis arkon kaj sagojn de la rajdisto, forpuŝis tiun surteren kaj galopigis la ĉevalon suden.

 

    La hunoj sendis centojn da rajdistoj por lin persekuti. Li Guang streĉis la arkon kaj sinsekve pafmortigis plurajn persekutantojn, la aliaj ne plu kuraĝis lin persekuti. De tiam la hunoj nomis lin Brava Generalo. Pro Li Guang la hunoj ne plu kuraĝis invadi nordan Ĉinion.

 

    Zhao Jun edziniĝis al la Huna ĉefo

 

    En 51 a. K. la Hun-regno splitiĝis en du partojn: la Sudan kaj Nordan. La ĉefo de la Suda Hun-regno Huhanya pro minaco de la Norda Hun-regno persone venis al Chang'an kaj petis aŭdiencon kaj protektadon de la imperiestro Xuandi de la Okcidenta Han-dinastio. Xuandi solene akceptis lin kaj donacis al li multajn valoraĵojn. Dank' al tio la Suda Hun-regno fariĝis memstara kaj potenciĝis iom post iom. Poste la armeo de la Okcidenta Han-dinastio venkis tiun de la Norda Hun-regno kaj mortigis ĝian ĉefon. La Suda Hun-regno unuigis la hunojn. Je 33 a. K. Huhanya refoje venis al Chang'an kaj ricevis aŭdiencon de Yuandi, imperiestro de la Okcidenta Han-dinastio. Li petis, ke la imperiestro edzinigu sian filinon al li. Yuandi tuj konsentis kaj transdiris al la knabinoj de la imperiestra palaco: "Kiu volas edziniĝi al la huna ĉefo, mi rigardos ŝin kiel princinon."

 

    Tiam palaca knabino Wang Zhaojun esprimis sian volontecon. Ŝi estis knabino belega kaj malproksimvida, sed ne multe atentata antaŭe. Kiam ŝi en belaj vestoj aperis en la adiaŭa soleno, la tuta kortego estis ravita de ŝiaj ĉarmoj. Huhanya sendube estis tre ĝoja pro la belega edzino.

 

    Por la nacia harmonio Zhaojun venis norden de la Granda Muro kaj ekvivis en la nomada regiono de la hunoj. Ŝi admonis Huhanya paciĝi kun la Han-imperio kaj dissemis la han-naciecan kulturon en la huna regiono. De tiam, interne kaj ekstere de la Granda Muro aperis pacaj kaj prosperaj fenomenoj — la landlimaj urboj fermiĝis malfrue kaj paŝtejoj pleniĝis de la brutoj. La hunoj vivis pace kun Han-imperio pli ol 60 jarojn.

 

    La rakonto pri Wang Zhaojun cirkulas vaste inter la ĉinaj popolanoj. Sude de Huhhot, la ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, nun ankoraŭ troviĝas ŝia tombo, kiun vizitas multaj turistoj.

 

    Banchao militistiĝis

 

 En la lastaj jaroj de la Okcidenta Han-dinastio, altrangulo Wang Mang uzurpis la regpotencon kaj fondis Xin-dinastion (9—23 p. K. ). Wang Mang sendis armeon ataki la hunojn kaj per tio nuligis la pacan rilaton inter la du naciecoj.

 

 Dum regado de la Orienta Han-dinastio (25—220 p. K.), la hunoj plurfoje atakis la landlimon kaj forrabis tieajn loĝantojn kaj brutojn.

 

 Ban Chao (32—102 p. K.) estis frato de la fama historiisto Ban Gu. Li estis erudicia kaj ambicia. Komence li faris kopiadon por Ban Gu. Iutage de la jaro 73 p. K., kiam li ion transskribis, li informiĝis, ke la hunoj atakis la landlimon kaj tie mortigis kaj kaptis popolanojn for. Li eksplodis de indigno, formetis la penikon kaj militistiĝis por ataki la hunojn. En la batalo li faris meritojn plurfoje.

 


Zhaojun (maldekstre) 

 

 En la sama jaro Ban Chao kiel sendito kun 36 personoj sub sia komando iris al la Okcidenta Regiono (la nunaj Xinjiang kaj Mez-Azio) celante unuiĝi kun okcidentaj regnoj kaj izoli la hunojn. Li unue atingis la regnon Shanshan (la nuna Ruoqiang-gubernio de Xinjiang). Komence la reĝo de Shanshan varme akceptis lin, sed post kelkaj tagoj subite malvarmiĝis. Ban Chao pensis, ke certe venis huna sendito. Kaj lia juĝo estis konstatita de servisto. Ban Chao tuj konsiliĝis kun siaj subuloj kaj decidis tuj ekagi.

 

 Noktomeze, Ban Chao kun siaj 36 bravuloj surprize atakis la tendojn de la huna sendito. Tiunokte blovis ventego. Ban Chao ordonis, ke dek bravuloj kun tamburoj kaŝu sin post la tendoj, dudek embusku antaŭ la tendoj kaj la aliaj bruligu. Kiam leviĝis la flamo, la dek bravuloj kune ektamburis kaj kriegis, dume Ban Chao kun la dudek embuskantoj kriante sturmis la hunajn tendojn, mortigis la hunan senditon kaj liajn pli ol 30 sekvantojn, la restintaj pli ol cent hunoj estis brulmortigitaj senescepte.

 

 En la sekva tago la reĝo de Shanshan, vidinte, ke Ban Chao montris sin tiel brava, decidis forskui la subjugon de la hunoj kaj paciĝi kun Han-dinastio.

 

 Sekve, Ban Chao unuiĝis kun aliaj okcidentaj malgrandaj regnoj kaj forpelis la fortojn de la hunoj. Pli ol 50 okcidentaj malgrandaj regnoj denove starigis amikan rilaton kun la Orienta Han-dinastio, kio garantiis glatan iradon de la "Silka Vojo". Ban Chao aktivadis tie 30 jarojn kaj revenis al Chang'an en la aĝo de 70 jaroj. Ban Chao kaj Zhang Qian, kiu estis menciita en la artikolo "La Fortikiĝo kaj Disvolviĝo de la Okcidenta Han-dinastio" ambaŭ estis herooj en malfermo de la "Silka Vojo".

 

 Poste, okazis plagoj de akridoj kaj sekegeco norde de Gobio, pro kio multaj popolanoj kaj brutoj mortis. La Hun-regno malfortiĝis iom post iom, kaj plie la enlanda klasa kontraŭdiro intensiĝis. Sklavoj forkuris grandnombre, parto de la hunoj kapitulacis al la Orienta Han-dinastio kaj fikse loĝiĝis interne kaj ekstere de la Granda Muro, parto de ili fuĝis okcidenten al Eŭropo. Tiel komplete disfalis la sklava reĝimo de la hunoj, kiu daŭris 300 jarojn.

   

Redaktoro: Liu Caisheng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng