Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ujgura arto Mukam
2012-10-22

Teksto de LIU MENGYU kaj fotoj de CHEN WEISONG

 


La centro de Mukam en la urbo Hami 

 

    Septembre, mi veturis kune kun miaj gekolegoj al Hami, la plej orienta urbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Tie ni vizitis la centron de la ujgura arto Mukam kaj rigardis la ekspozicion pri la arto kaj spektis surloke prezentadon de la artaj heredantoj.

 


Muzikiloj de la arto Mukam en la ekspozicio 

 

    Mukam estas sinteza arto konsistanta el tradicia muziko, muzika ludo, literaturo, teatro kaj danco. Ĝi havas karakteron de liriko kaj eposo. Ĝi kun longa historio formiĝis pro kombino de serioj da melodioj kaj kantoj el la antikveco kun lokaj muzikoj de Xinjiang .

 

    En la jaro 2005 la Dek Du Mukam estis enmetita en la liston de la mondaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj sankciitaj de Unesko. Post unu jaro ĝi estis enmetita en la liston de la unuaj ŝtat-nivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

 


Prezentado de Mukam 

 

    Kompleta Mukam estas tre longa, kelkaj el ili eĉ povas esti prezentitaj dum multaj tagoj. Ni spektis nur la eltiritan parton. La rakonto temas: Iu ujgura junulo enamiĝis al junulino, kaj malsaniĝis pro longtempa serĉado kaj sopirado al ŝi. Poste, dank’al kelkaj bonkoraj junulinoj li trovis ŝin kaj amokonfesis al ŝi. Rapide la geedziĝa tempo venis, la junulo ĝoje tiris la kondukŝnuron de la azeno sur kiu rajdas lia novedzino. Sed la azeno ĉiam piedbatis lin. Li ne povis atendi ĝis la fino de sia edziĝa ceremonio kaj antaŭtempe levis la vualon de sia novedzino—Ho! Ve! Li rimarkis, ke anstataŭ novedzinon li hejmenigis“maljunulon”!

 

    La rakonto mem estas tre simpla, tamen la ujguraj muziko, dancmovoj, kantoj kaj verva prezentado de aktoroj vekis fortajn ridadojn kaj varmajn aplaŭdojn ĉe la spektantoj kaj forte sentigis al ni la ĉarmecon de la arto. Precipe nin ravis la junaj ujguraj artistinoj per siaj svelta talio, allogaj rigardoj kaj fascina rideto.

 

    Post la spektado ni intervjuis la respondeculojn kaj artistojn en la granda halo de la centro. Laŭ la klarigo de la respondeculoj, la nunaj heredantoj de la arto estas grupigitaj en kelkaj gradoj, ekzemple la ŝtatnivela, aŭtonom-regiona, gubernia kaj tiel plu. Tio povas havigi al la arto heredantojn. Kaj krome per popolaj prezentadoj oni konservas originalecon de la arto Mukam kaj kulturas amon de gejunuloj al la arto. Nun la plej maljuna heredanto en la centro jam estas 80-jaraĝa, kaj la plej juna nur 18-jara.

 


La aŭtorino kaj la ujgura knabineto 

 

    En la centro ni vidis iun kvarjaran ujguran knabineton spekti la prezentadon en akompano de siaj gepatroj. Ŝi ĉiam sekvis nian grupon kaj scivole rigardis nin. Kiam mi demandis ŝin pri ŝia nomo, ŝi honteme skuis la kapeton. Sed kiam mi instruis al ŝi pri la manipulado de la fotilo, ŝi tuj ekvigliĝis. Pro la malalteco kaj malforteco, ŝi preskaŭ ĉiufoje povis sukcese foti nur la krurojn de pliaĝaj homoj. Je ĉiu fotado ŝi ĝoje ekkriis, kaj tio allogis al ŝi fotoaparatojn de miaj gekolegoj.

 

    Malgraŭ ke mi ĉiamaniere paroligis ŝin, la knabineto ĉiam restis silenta kaj ridetanta. Sed kiam ni devis foriri, ŝi kuris al mi kaj forte brakumis min, kaj ankaŭ mi brakumis ŝin. Ni ne faris buŝan interparolon sed la sama sento jam intimigis nin. Mi kredas, ke ĉiuj nacianoj kun malsamaj lingvoj same amas arton, same havas sinceran senton al arto. Arto povas esti plej forta ligilo de ni ĉiuj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng