2012-10-22
 Ekveturas la 2-a packonserva trupo de Ĉinio al Sud-Sudano. |
La 21-an de oktobro la 2-a packonserva trupo de Ĉinio al Sud-Sudano konsistanta el 13 policanoj por 1-jara tasko ekveturis de Nanning en suda Ĉinio.
Por pligrandigi kapablon de la packonservaj policanoj, oni faris 3-monatan trejnadon pri la angla lingvo, scioj pri la Unuiĝintaj Nacioj, leĝo, policana tekniko, la franca lingvo kaj psikologio. Post kelkaj rondoj da trejnado, 13 policanoj estis elektitaj kiel membroj de la packonserva trupo de la Unuiĝintaj Nacioj al Sud-Sudano.
La 13 membroj de la trupo venis el diversaj departementoj inkluzive de kontraŭterorismo, en- kaj el-ira kontrolo kaj landlima defendo. De la jaro 2000, la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono jam sendis 12 packonservajn policanojn al Orienta Timoro, Haitio kaj Liberio.
|