Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 9-a Ĉina Zhengzhou-a Internacia Shaolin-Wushu-a Festivalo
2012-10-22


En la inaŭguro de la 9-a Ĉina Zhengzhou-a Internacia Shaolin-Wushu-a Festivalo 

 

    La 21-an de oktobro inaŭguriĝis en Zhengzhou de Henan-provinco la 9-a Ĉina Zhengzhou-a Internacia Shaolin-Wushu-a Festivalo. En la festivalo partoprenas pli ol 1500 sportistoj el 73 landoj kaj regionoj.

 

    Dum la festivalo la sportistoj faros konkurojn pri serio da movoj en shaolin-boksarto, tiu difinita de la internacia konkurso, pri aliaj tradiciaj disciplinoj kaj luktartoj.

 

    Henan estas unu el la hejmlokoj de la ĉina tradicia wushu-o. Kiel unu el la sektoj de la ĉina wushu-o Shaolin-wushu, kiu naskiĝis en la templo Shaolin de Songshan en la urbo Zhengzhou, havis la historion de pli ol 1500 jaroj.

 

    De la jaro 1991 Zhengzhou jam 8-foje okazigis la Ĉinan Zhengzhou-an Internacian Shaolin-wushu-an Festivalon kaj 2-foje la tradician wushu-an festivalon. Ili kun la celo "Renkontiĝi kun amikoj per wushu-o, kune progresi" forte antaŭenpuŝis disvastigon kaj popularigon de wushu-o en la tuta mondo, kaj plue akcelis solidarecon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj tiuj de diversaj landoj en la mondo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng