2012-10-22
 Partoprenantoj |
|
 Intensa konkurado |
La 21an de oktobro en Hongkongo inaŭguriĝis la Novmonda Havena Naĝkonkurso 2012 kaj la 5a Azia Publikakva Naĝĉampionado.
La konkurso distancis 1.5 km de la publika kajo ĉe Sam Ka Tsuen, Lei Yue Mun, Kowloon ĝis la kajo de Havena Parko ĉe Sai Wan Ho. Ĉijare la nombro de la partoprenantoj kreskis ĝis 1800. La individua konkurso dividiĝis en kvin sekciojn, nome la publika, 12-16-jaraĝa, 17-34-jaraĝa, 35-49-jaraĝa, pli-ol-50-jaraĝa; kaj la grupa konkurso dividiĝis en viran, virinan kaj miksan.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|