Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verda Majo—japana esperantistino en la ĉina rezistmilito
2012-10-22

de ZHU MINGYI

 


Verda Majo 
 
 
Liu Ren kaj Verda Majo

 

    Antaŭ 74 jaroj iu japana junulino, sekvante sian edzon, venis al Ĉinio kaj sin ĵetis en la nacisavan movadon de la ĉina popolo kaj en la rezistmiliton kontraŭ la japana faŝismo. Ŝi batalis kune kun la ĉinaj popolanoj ŝultro ĉe ŝultro ĝis la venko de la kontraŭjapana rezistmilito. Poste, riskante danĝerojn, ŝi alvenis per malrekta vojo al la liberigita regiono de la nordorienta Ĉinio kaj tie laboris ĝis la lasta tempo de sia vivo. Al la liberigita afero de la ĉina popolo ŝi oferis sian vivon en la aĝo de 35 jaroj. Ŝi estis neniu alia ol tiu, kiun nia ĉefministro Zhou Enlai nomis "lojala kaj bona filino de la japana popolo, kaj vera patrioto" —Verda Majo.

 

    * * *

 

    Verda Majo, ŝia japana nomo: Hasegawa Teru, naskiĝis la 7-an de marto de 1912 en inĝeniera familio de Japanio. Ŝi estis esperantistino kaj ankaŭ verkistino. Verda Majo estis ŝia pseŭdonimo.

 

    En 1929, post kiam ŝi finis lernadon en mezlernejo, ŝi eniris post ekzameno en la Virinan Superan Instruistan Lernejon en Nara. La jaro 1932 estis la turnopunkto en la vivo de Verda Majo. Julie de 1932 ŝi eklernis Esperanton kaj kontaktiĝis kun la kiota filio de la Japana Proleta Esperantista Unio. Ŝi partoprenis en la proleta kultura movado, organizis la kulturan grupon en la virina lernejo kaj ofte kontaktiĝis kun lokaj maldekstraj sindikatoj kaj kulturaj grupoj en Nara. Ŝi 20-jara estis arestita pro la tiel nomata "ideologia problemo" kaj post semajno estis liberigita, tamen jam eksigita de la lernejo je sia lernorajto. De tiam Verda Majo komencis sian Esperantan karieron.

 

    En 1935 Verda Majo jam havis rilaton al la Japana Esperanto-Instituto kaj ofte skribis artikolojn kun progresema ideologio por ĝia Revuo Orienta. Printempe de 1936 ŝi konatiĝis en Tokio kun ĉina studento Liu Ren. Aŭtune de la sama jaro, sen konsento de siaj gepatroj ŝi edziniĝis al li. Januare de 1937 Liu Ren revenis al Ŝanhajo de sia patrolando. Iom poste, en la 15-a de aprilo, ankaŭ ŝi forveturis ŝipe el Japanio kaj en la 19-a sammonate atingis Ŝanhajon, Ĉinio.

 

    Nelonge post la atingo de Ŝanhajo Verda Majo kontaktiĝis kun Ĉina Proleta Esperantista Unio kaj publike partoprenis en aktivadoj de Ŝanhaja Esperantista Ligo. Post la Evento de la 13-a de Aŭgusto ŝi propraokule vidis barbaraĵojn de la japana imperiismo kaj kontribuis al la revuo Ĉinio Hurlas per artikolo "Amo kaj Malamo". Ŝi montris la krimagojn de la japana imperiismo kaj alvokis la japanajn fratojn: "Ne sangu vane, via malamiko ne estas cis la maro." Ŝi kuraĝigis la japanajn esperantistojn batali kontraŭ la agresa milito, spite ke iuj japanoj kalumniis ŝin "naciperfidulo".

 

    Post la falo de Ŝanhajo en la manon de la malamiko en la 27-a de novembro de 1937, helpe de Ĵelezo, Verda Majo kaj Liu Ren alvenis al Kantono. Unu jaron poste ili alvenis al Wuhan. Ŝi ekfunkciis kiel parolistino por disaŭdigo al Japanio. Post kiam Hankou falis, la malamiko trovis, ke la parolistino, parolanta japane flue, estis neniu alia ol Hasegawa Teru. La 1-an de novembro de 1938 La Nova Novaĵo en Tokio aperigis ŝian foton kun la vortoj "Koketa Naciperfidulo, Ruĝa Feĉo". La japana aŭtoritato eĉ intencis devigi ŝian patron harakiri.

 

    Forlasinte Hankou, Verda Majo atingis Chongqing kaj tie persiste kaj aktive laboris kvin jarojn. Post kiam la japanaj invadantoj senkondiĉe kapitulacis en 1945, laŭ instrukcio de Zhou Enlai, Verda Majo kaj Liu Ren komencis labori en la Demokratia kaj Politika Asocio de la Nordoriento. Pro infektiĝo en abortigo ŝi forpasis en la urbo Jiamusi de Heilongjiang-provinco la 10-an de januaro de 1947 en sia aĝo de 35 jaroj. Tri monatojn poste, la 22-an de aprilo samjare, Liu Ren forpasis pro malsano.

 

    Memore al la elstara filino de ambaŭ landoj Ĉinio kaj Japanio, en 1983 la jiamusi-a magistrato konstruigis tombon por la geedzoj.

 

    Por memori kaj diskonigi la heroan spiriton de Verda Majo, komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj multaj amaskomunikiloj raportis pri ŝi, kaj ŝiaj heroaĵoj kaj nobla spirito emociis sennombrajn ĉinojn. Kaj japanaj esperantistoj speciale organizis "la vojaĝon laŭ piedsignoj de Verda Majo". Ili vizitis sinsekve la lokojn: Ŝanhajo, Wuhan, Chongqing, Harbin kaj Jiamusi kaj aparte vizitis kun respekto la tombon de Verda Majo kaj Liu Ren. La ĉina kaj japana popoloj prenis Verdan Majon kiel sian ekzemplon por amikiĝi de generacio al generacio. En Ĉinio eldoniĝis multaj verkaĵoj pri ŝi, ekzemple: Memore al Verda Majo, Verkaro de Verda Majo, romano Verda Majo ktp. Kaj la romano Verda Majo estis adaptita al filmo Hejmsopira Stelo, en kiu ludis ĉinaj kaj japanaj aktoroj kunlabore.

 

    Nun, kiam ni ĉinoj, precipe esperantistoj, parolas pri la temo de milito kaj paco, ni tre nature tuj ekmemoras la nomon Verda Majo, ĉar ŝiaj faroj ĉiam restas en nia memoro, kaj kiel fama japana esperantistino kaj vera internaciisma batalanto, ŝi ĉiam vivas en nia koro. Ŝi estas ununura fremdlandanino, kies statuo stariĝas en la Chongqing-a Ekspoziciejo pri Historiaj Kulturaj Famuloj.

 

    En 1973, unu jaron post la restariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, la ĉina Esperanto-delegacio kun Ĵelezo kiel estro invitite partoprenis en la 60-a Japana Esperanto-Kongreso okazinta en Kameoka. Ĉe la inaŭguro Ĵelezo diris: "En la historio personoj, kiuj sin oferis por la vera kunekzistado de Ĉinio kaj Japanio, estis nemalmultaj, tamen en la moderna epoko pro la malfeliĉaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio personoj, kiuj sin oferas por la vera amika afero inter ambaŭ landoj, estas malmultaj, por ne paroli pri tio, ke unu japanino batalis kontraŭ sia Japanio, sed aktive agadis por la vera amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, kaj eĉ fine sin enterigis en Ĉinio. Tiu japanino estas neniu alia ol Verda Majo. Pri tiu homo, kiu batalis kune kun ĉinaj popolanoj ŝultro ĉe ŝultro dum tutaj 10 jaroj kaj oferis sian junecon al la liberiga afero de ĉina popolo kaj por la amikeco inter niaj du landoj, ni ĉinoj neniam forgesos."

 

    Ĉe la 100-a naskiĝ-datreveno kaj 65-a forpas-datreveno de Verda Majo ĉi-jare, nia plej bona memorado al ŝi estas ĉiam memori ŝian nomon kaj ĉiam disvastigi ŝian spiriton.

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng