Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Funkciis la plej granda Apple-vendejo en Azio
2012-10-23


Klientoj vicatendantaj antaŭ Apple-vendejo ĉe la strato Wangfujing 
 

Klientoj elektantaj produktaĵojn en Apple-vendejo ĉe la strato Wangfujing 

 

    La 20-an de oktobro la plej granda Apple-vendejo en Azio oficiale funkciis ĉe la strato Wangfujing de Pekino. La vendejo kun la investo de 600 milionoj da juanoj kaj kun la areo de 2300 kvadrataj metroj troviĝas en la plej norda ekstremo de la homplena piedirada strato Wangfujing kaj ĝi estas la tria podetala vendejo funkciigita de la kompanio Apple en Pekino.

 

    John Browett, altklasa vicprezidanto de la kompanio Apple respondecanta pri detala vendado, diris, ke krom la Apple-vendejo ĉe la strato Wangfujing, la kompanio Apple forte disvolvas sian entreprenadon en Ĉinio kaj baldaŭ funkciigos alian Apple-vendejon en Shenzhen, Guangdong-provinco de Ĉinio. Post tio la kompanio Apple funkciigos pli multajn Apple-vendejojn en la ĉeftero de Ĉinio. Nun en la ĉeftero de Ĉinio estas ses Apple-vendejoj inkluzive de la vendejo ĉe la strato Wangfujing.

 

    En marto de la kuranta jaro, post vizito de Ĉinio Tim Cook, ĉefa ekzekutiva oficisto de la kompanio Apple, diris, ke li planas plue grandigi la investon en la merkato de Ĉinio. Laŭ antaŭkalkulo de analizisto pri la merkato, en la venontaj 15-20 jaroj la kompanio Apple havos ŝancon funkciigi 400-500 podetalajn vendejojn sur la ĉeftero de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng