Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto en la Pollanda Senato
2012-10-23

 

 

    La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17-an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco "125 jaroj de Esperanto".

 

    La ekspozicion malfermis Jan Wyrowiński, vicprezidanto de Senato, kiu emfazis, ke Ludoviko Zamenhof venis al la ideo de Esperanto pro la multkultureco de Bjalistoko, en kiu tiam loĝis judoj, poloj, germanoj kaj rusoj. Ankaŭ Wanda Nowicka, vicprezidantino de Sejmo (la dua parlamenta ĉambro) esprimis sian kontentecon pro la konstanta evoluo de Esperanto.

 

    La ekspozicio kaj la konferenco estis pretigitaj de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL). La konferencanoj parolis, interalie, pri la entrudiĝo de la angla lingvo en Eŭropo, kio senmerite privilegias 13 procentojn da eŭropanoj, kiuj estas denaske anglalingvaj, kaj diskriminacias 87 procentojn da ceteraj eŭropanoj.

 

    Estis menciite, ke Pollando, kiel la naskiĝlando de Esperanto, povas promocii Esperanton kiel parte oficialan lingvon en la Eŭropa Unio, kun statuso simila al tiu de la lingvoj kataluna, eŭska, kimra kaj skota.

 

    Senatano Edmund Wittbrodt, subteninte la formiĝon de la parlamenta Esperanto-grupo, proponis, ke oni prefere ne oponu la anglan lingvon, sed kuraĝigu la instruadon de Esperanto. Eksa parlamentano Tadeusz Iwiński atentigis pri problemoj de popularigado de Esperanto, kiu apartenas al neniu ŝtato aŭ interŝtata organizo, kaj pledis por restarigo de la Esperanto-programo en la Pola Radio.

 

    En la konferenco partoprenis pluraj parlamentanoj, sciencistoj, kaj Pollandaj kaj alilandaj esperantistoj, inkluzive de la japana entreprenisto Etsuo Miyoshi, konata mecenato kaj propagandisto de Esperanto.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng