Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verkoj de Mo Yan vendiĝas en Usono
2012-10-23

 
Reeldonitaj libroj de Mo Yan aĉeteblas en nov-jorka librovendejo.
 

Ĵurnalistoj fotas novajn verkojn de Mo Yan. 

 

    Ekde la 21a de oktobro en Usono estas aĉeteblaj la anglalingva-versiaj verkoj de Mo Yan, ĉina verkisto kaj Nobel-premiito pri literaturo en la jaro 2012, ekzemple Grandaj Mamoj kaj Larĝa Lumbo, La Respubliko de Vino kaj aliaj. Sur ĉiuj libro-kovriloj estas presitaj la vortoj "Nobel-premiito pri literaturo en 2012". La reeldonitaj libroj laŭplane aperos en novembro, tamen pro merkata postulo ili estas eldonitaj pli frue.

 

    Post kiam Nobel-komitato el la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj anoncis, ke ĉina verkisto Mo Yan ricevu la Nobel-premion pri Literaturo en la jaro 2012, la anglaj versioj de liaj libroj ekhavis grandan debiton en usonaj librovendejoj.

 

     Antaŭ la reeldono multaj libroj de Mo Yan estis aĉeteblaj en la reta librovendejo Amazon, tamen kreskis la prezo de iuj liaj libroj. La prezo de la anglalingva versio La Respubliko de Vino eldonita en la jaro 2000 en Usono altiĝis ĝis 60 usonaj dolaroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng