2012-10-23
Ĉ. Brustofrotado. Premu la dekstran supron de la brusto per la dekstra manplato kun la fingroj kunigitaj kaj direktitaj malsupren. Forte movu la manplaton ĝis la maldekstra ingveno kaj poste faru la samon per la maldekstra manplato de la maldekstra brustosupro ĝis la dekstra ingveno. Tion ripetu dekkelkajn fojojn alterne per la dekstra kaj maldekstra manoj (Bildoj 9 kaj 10).
La brustofrotado preventas kaj kuracas trakeiton kaj sanigas la koron kaj pulmojn.
D. Gambofrotado. Ĉirkaŭprenu gambon ĉe ĝia supra fino per ambaŭ manoj kaj forte movu ilin malsupren ĝis la maleolo (frotante kruron, movu la dikfingrojn laŭ ambaŭ flankoj antaŭe de la tibioj kun la ceteraj fingropintoj unuj kontraŭ la aliaj), kaj poste inverse. Faru tion 10-20 fojojn. (Ĉiufojo inkluzivas unu frotadon supren kaj unu frotadon malsupren.) En la sama maniero frotu ambaŭ gambojn (Bildo 11). Se vi sentas malkomforton, frotu la femuron kaj kruron respektive.
La gambofrotado povas vigligi la artikojn, fortigi la gamban muskolon kaj estas efika por preventi la gambajn malsanojn kaj levi la piediran povon.
E. Genufrotado. Premu genuon per ambaŭ manplatoj. Frotu ĝin unue eksteren dekkelkajn fojojn kaj poste internen dekkelkajn fojojn ĝis ĝia varmiĝo kaj ruĝiĝo (Bildo 12). Se vi sentas malkomforton, knedu la maldekstran genuon per ambaŭ manoj dekojn da fojoj kaj tion faru same al la dekstra genuo. Ankaŭ tio estas tre efika.
Ofta frotado kaj knedado de la genuoj povas varmigi la genuojn, kuraci genuajn afekciojn kaŭzitajn de malvarmo kaj vigligi la genuan funkcion. Ili estas efikaj por preventi artriton kaj aliajn malfacile kuraceblajn malsanojn.
(Daŭrigota)
(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)
|