Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj manĝaĵoj eksponitaj en Francio
2012-10-24


Ĉina stando 
 

Kong Quan (meze), ĉina ambasadoro al Francio, vizitas la ĉinan standon. 

 

    La 21an de oktobro en la ekspozicio-centro Nord-Pariza Villepinte inaŭguriĝis la Internacia Ekspozicio de Nutraĵoj. Kun la temo "novigo" oni eksponas 403 novajn produktojn por montri la perspektivon de la manĝaĵa industrio. 6 mil entreprenoj el 100 landoj kaj regionoj partoprenas en la ekspozicio. Eksponataj estas kondimento, kuirita nutraĵo, sukeraĵo, ladmanĝaĵo, biologia produkto, nutraĵo por dorlotaj bestoj, alkoholaĵo kaj trinkaĵo kaj ankaŭ aparatoj de manĝaĵa prilaboro, ekzemple tranĉ-maŝino, kirl-maŝino, enverŝ-maŝino, pakad-maŝino ktp. La ekspozicio estis iniciatita en la jaro 1964 kaj okazas en ĉiu dua jaro.

 

    La ĉina estas okulfrapa inter la standoj de diversaj landoj. Nombro de ĉinaj partoprenantoj en la ekspozicio rapide kreskis de 374 en la jaro 2008 ĝis 540 ĉijare. Antaŭe Ĉinio kutime montris nuksojn, ladmanĝaĵojn kaj rapide-glaciigitajn nutraĵojn, sed en la ĉijara ekspozicio oni povas vidi diversajn ĉinajn produktojn, kaj iuj estas delikate prilaboritaj nutraĵoj kaj kun bona kvalito.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng