Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (III)
2012-10-24

    II. Orel-ekzercado

 

    Forte premu la orelojn per ambaŭ manplatoj kun la fingropintoj malantaŭen. Frapetu la okcipiton dekkelkajn fojojn per la montraj, mezaj kaj ringaj fingroj.

 

 
 

 

    Poste fiksu la fingrojn sur la okcipito. Per la manplatoj premu la orelojn kaj subite formetu ilin. Tion ripetadu dekkelkajn fojojn.

 

 
 
 

 

    Fine enŝovu la mezajn aŭ montrajn fingrojn en la orelojn, turnu ilin trifoje kaj subite fortiru. Tiamaniere ripetadu 3-5-foje.

 

    Frapeto de la okcipito povas refreŝigi la kapon, akrigi la memoron. Tio bone efikas precipe post la matena vekiĝo aŭ en laciĝo.

 

    Interne de la oreloj laboras statoakustikaj nervoj kondukantaj al la cerbo, tial la ekzercado povas tremigi la timpanajn membranojn kaj sekve akrigi la aŭdadon kaj preventi orelajn malsanojn.

 

    Krome oni povas ekzerci la orelojn laŭ jena maniero:

 

    a. Frotu la eksterajn orelojn per la manplatoj aŭ faldu ilin 30-40 fojojn ĝis kiam la oreloj sentas varmiĝon.

 

 

1. Akupunktura punkto erĝjating

2. Akupunktura punkto erĝjaĉjang

3. Orellobo

4. Helikso

 

    b. Knedu la akupunkturan punkton erĝjating ĉe la eksteraj oreloj 10-20-foje kaj poste knedu la alian punkton erĝjaĉjang per la palpflanko de ambaŭ montraj fingroj 10-20-foje.

 

    c. Frottiru la orellobojn per la dikaj kaj montraj fingroj 20-30-foje aŭ knedu la heliksojn kelkdek fojojn.

 

    ĉ. Tiru supren, flanken kaj malsupren la heliksojn 3-5 fojojn per la dikaj kaj montraj fingroj.

 

    Eksciti aŭ masaĝi la difinitajn punktojn sur la eksteraj oreloj povas reguligi kaj restarigi la organisman funkcion de la koncernaj korpopartoj, kio estas utila al kuraco de malsanoj. Frotadi la tutajn eksterajn orelojn povas eksciti nervojn, reguligi la korpan funkcion kaj kuraci pernion. Masaĝi la akupunkturajn punktojn erĝjating kaj erĝjaĉjang utilas por restarigi la funkcion de la internaĵoj kaj preventi afekcion. Tirfrotadi la orellobojn estas utila por preventi kapturniĝon, kapdoloron, vertiĝon, dentdoloron kaj okulajn malsanojn. La metodo estas simpla, tamen tre efika.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng