Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ok sanigaj ekzercoj (IV)
2012-10-24

    III. Ekzercado de okuloj

 

    A. Turnado de okulgloboj. Sidu en ĝusta pozo kaj fiksu la rigardon antaŭen, kun kolo kaj talio rektaj. Turnu la okulglobojn 5-6 fojojn maldekstrume kaj poste fiksu la rigardon antaŭen momenton. Turnu la okul-globojn 5-6 fojojn dekstrume kaj rigardu antaŭen momenton. Serioze faru la ekzercojn po unu fojon ĉiumatene kaj ĉiuvespere.

 

 
 
 

 

    B. Frotado de okuloj. Duonpugnigu la manojn kun dikfingroj fleksitaj. Frotu per la dorsoj de la dikfingroj la suprajn palperbrojn dekkelkajn fojojn. Premante la tempiojn dekstran kaj maldekstran per la dikfingroj, turne knedu ilin 10 fojojn kaj poste samfoje en la kontraŭa direkto. Fine pinĉu la glabelon dekkelkajn fojojn per la dikfingro kaj montrofingro de la dekstra mano kaj samtempe frotu malsupren de la okcipito ĝis la nuko dekkelkajn fojojn per la maldekstra mano. Faru la samon per la alia mano dekkelkajn fojojn en la sama maniero. Faru la ekzercojn kun okuloj indiferente fermitaj aŭ malfermitaj.

 

    La funkcio de la okuloj havas rilaton kun la internaĵoj. La okulfrotado povas vigligi la funkcion de la okuloj elastigi la muskolojn kaj malfruigi la palpebran ptozon. Cetere, ĝi ankaŭ preventas miopecon kaj hipermetropecon.

 

    La okulfrotado vigligas la vitalan kanalon ĝinlŭo, rezistas kontraŭ malvarmo kaj kuracas kapdoloron kaj kapturnon. Post la frotado vi sentas vin aparte komforte.

 

    Pinĉado de la glabelo forigas la internan varmon de la okuloj kaj preventas okulmalsanojn.

 

    Turnado de okulgloboj fortikigas okulajn muskolojn, preventas strabiĝon kaj helpas la ciliaran muskolon reguligi la kristalinan konveksecon, sekve ĝi povas forigi la okulan laciĝon kaj preventi miopecon kaj hipermetropecon. Turnado de okulgloboj ankaŭ akcelas sangan cirkuladon en la orbitaj histoj kaj vigligas la funkcion de la optaj kaj okulmotoraj nervoj kaj okulaj muskoloj, tial ĝi povas evitigi okulajn malsanojn. Kiu ekzercas sin ĝis maljuniĝo, al tiu ne okazas evidenta kaviĝo de la orbitoj.

 

    (Daŭrigota)

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng