2012-10-24
 Senegalaj dancistoj prezentas kanton kaj dancon al migrantaj laboristoj el la kamparo. |
|
 Migrantaj laboristoj el la kamparo rigardas la prezentadon. |
Posttagmeze de la 21-a de oktobro, la Nacia Dancgrupo el Senegalio, kiu ĉeestas la Ŝanhajan Internacian Artan Festivalon, faris prezentadon al migrantaj laboristoj el la kamparo al Ŝanhajo. La festivalo okazis jam 11 jarojn kaj fariĝas la marka programo de la kultura aktivado en Ŝanhajo.
Ĉijare la artaj grupoj el 20 landoj kaj regionoj, kaj 200 internaciaj kulturaj organizoj ĉeestis la festivalon. Okazos 14 ekspozicioj kaj 3 mil publikaj aktivadoj.
Samtempe inaŭguriĝis ankaŭ la Ŝanhaja Festivalo de Migrantaj Laboristoj el kamparo. Kaj la festivalo daŭras dum unu monato.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|