Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝi batalis por justeco kontraŭ agresado
2012-10-24

de Liu Caisheng

 


La aŭtoro 
 

Verda Majo kaj ŝia edzo Liu Ren ripozas ĉi tie por eterne 

 

    En Nordorienta Ĉinio kuŝas bela urbo Jiamusi. En ĝia suda parto estas pitoreska vidindejo Sigeshan. Antaŭ la vidindejo brilas speguleca lago kaj post ĝi staras monto plena de verdaj pinoj kaj cipresoj. Tie ripozas tombo de fidela internaciisto Verda Majo kaj ŝia edzo Liu Ren. La tombo konsistas el du oblongaj alabastraj steleoj.

 

    La 8-an de aŭgusto 1983 centoj da reprezentantoj de kompartio, registaro, armeanoj, civiluloj kaj gefiloj de Verda Majo kaj Liu Ren partoprenis la Kurten-levan ceremonion de la memorsteleo de Verda Majo kaj ŝia edzo Liu Ren. En la sublima muziko de Internacio la ĉeestantaj gvidantoj malrapide mallevis la kurtenon de la tombo. Antaŭ la tombo staras girlandoj omaĝitaj de la tieaj gvidantoj kaj posteuloj de Verda Majo kaj Liu Ren. Poste la tombo translokiĝis en la Martiran Tombejon de Jiamusi kaj la urbo organizis patriotisman aktivadon memore la aktivadon de Verda Majo kaj Liu Ren..

 

    Verda Majo estas plumnomo de Hasegawa Teru. Ŝi naskiĝis en hejmo de civila inĝeniero, Japanio, l912.

 

    Ĉii-jare estas centjara datrevno de la ŝia naskiĝo kaj ankaŭ 65 jaroj de ŝia forpaso.

 

    Fininte studon en la Tria Supera Lernejo por Knabinoj de Tokio-prefektujo, ŝi sukcesis en la enira ekzameno de la Virina Universitato de Tokio kaj la Virina Supera Pedagogia Lernejo de Nara, 1929. Tamen Verda Majo elektis la lastan.

 

    Ŝi lernis diligente jam en la lernejo. Unu el ŝiaj kunlernantoj diris en la rememoro: "Malofte oni vidis ŝin sen libro en la mano."

 

    Ŝi esperantistiĝis en 1932, kio markis turnopunkton de ŝia penso kaj de tiam, ŝi ekhavis kontakton kun Kiota Filio de la Japana Prolet-Esperantista Unio. Ĉar la tieaj esperantistoj plejparte sin dediĉis al la maldekstra kultura movado, sekve de tio ankaŭ Verda Majo ekhavis oftan kontakton kun maldekstraj laborsindikatoj kaj kulturaj organizoj en Nara.

 

    En 1931 okazis la Evento de la Dekoka de Septembro, Verda Majo montris sian klaran malkontenton kaj proteston.

 


Verda Majo 

 

    Foje en kunsido de esperantistoj ŝi kun emocio diris: "Kiel verda esperantisto mi malkaŝe montras mian oponon kontraŭ la agresa milito." Kaj post nelonge pro ŝia danĝera pensado kaj simpatio al la komunista partio ŝi estis arestita de polico kaj retenata en la policejo por kelka tempo.Tuj post tio ŝi estis liberigita kaj elpelita de la lernejo. Ŝi ja povus ricevi diplomon de la universitato post 3 monatoj. Tamen ŝi ne bedaŭris pro tio, ŝi skribis al sia amikino: "Malgraŭ la kondiĉoj estas malbonaj, tamen mi estas kvieta kaj en la estonteco mia vivo eble estos maltrankvila, tamen mia decido neniom ŝanceliĝos."

 


Verda Majo kaj ŝia edzo Liu Ren 

 

    En 1935 ŝi konatiĝis kun ĉina junulo Liu Ren, studanta en Tokio. La naskiĝloko de Liu estis okupita de japanaj agresantoj, tial li nature tendencis kontraŭ japanaj agresantoj. La komunaj interesoj ligis ilin unu kun la alia kaj ili enamiĝis unu en la alia. Aŭtune de la sekvanta jaro malgraŭ malaprobo de la familianoj de Verda Majo ili decidis geedziĝi. En la tiama Japanio, kiam faŝistoj furiozis, fari tiun decidon ŝi devis havi grandan kuraĝon, ĉar tiam japanoj ĝenerale malestimis ĉinojn kaj plie edziniĝi al ĉino, kiu kontraŭstaras la japanajn militaristojn, estas danĝera afero. En 1937 pro bezono de la patrio Liu Ren forlasis Japanion kaj unusole revenis Ĉinion. Post 3 monatoj helpate de fratoj de Liu kaj ŝiaj aliaj amikoj Verda Majo forlasis siajn gepatrojn kaj per brita ŝipo veturis al Ĉinio.

 

    Ŝi sekure atingis Ŝanhajon kaj sur kajo ŝin bonvenigis Liu Ren. Tio estis la l9-an de aprilo, 1937. Tie ŝi loĝis duonjaron. Sed tamen ŝi ne amis Ŝanhajon. Ŝi skribis: "La unua kion mi vidis ĉe la elhaveniĝo estas amaso da duonnudaj kulioj kaj vico da modernaj konstruaĵoj. Tiu kontrasto tiel forte kaj absolute impresis min, ke poste kiam mi ekaŭdas vorton Ŝanhajo, en mia cerbo tuj reflekte aperas la du objektoj, kaj ĝi estas la deveno kial mi ne amas Ŝanhajon.

 

    Verda Majo estas vigla esperantisto, kvankam ŝi ne amis la lokon, tamen ŝi multe partoprenis Esperantajn aktivadojn kaj tie ŝi konatiĝis kun Ĵelezo, Ĉi Ĉen, gravajn esperantistojn de Ĉinio, kiuj ambaŭ fariĝis gvidantoj de la Esperanto-movado de Ĉinio post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Kaj eĉ en la periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito Ĵelezo multe helpis Verdan Majon en la vivo kaj laboro. Ŝi skribis poste: "Se mi ne estus esperantisto kaj ne povas spiri la verdan aeron, mia vivo tiama estus pli seka kaj pli sufoka. "

 

    Poste la milito pelis Verdan Majon suden kaj ili venis al Kantono, kie ŝi eĉ partoprenis nacisavan manifestacion por liberigi sepon da nacisavuloj eminentaj, t.e. Shen Junru, Zou Taofen kaj aliaj kaj kune kun aliaj manifestaciantoj kriis "For japanan imperiismon!"

 

    Verda Majo neniam forgesis la batalajn tagojn en Wuhan. Ŝi skribis: "Dank' al la helpo kaj klopodo de antaŭuloj kaj amikoj, tuj antaŭ la unua datreveno de l' rezistmilito, mi ricevis permeson labori en kontraŭmalamika fako de unu centra organizo. Tiu ĉi periodo apenaŭ entenas 3 monatojn, ĉar jam meze de oktobro ni devis forlasi Hankou, kiu falis en la 26-a. Tre mallonga, sed kiel ekscita, vigla kaj streĉa ĝi estis! La pasio de l' popolo, registaro kaj armeo atingis zeniton. La kunlaboro de Kuomintango kaj Kompartio plene efektiviĝis. La rezistmilito ja estis tutnacia en la ververa senco de l' vorto." Tiam ŝi staris antaŭ megafono de Ĉinio en rezistmilito, "ŝia milda voĉo estigis fulmotondron, ŝia flua japanlingva parolo pikis kiel ponardo la bruston de malamikoj, sendante tiun en perplekson kaj panikon. "Mi ja vidis, aŭdis kaj sentis kion forgresi mi neniam povos, kaj tio nepre kortuŝos ankaŭ justamajn homojn en ajnaj landoj."

 

    En Wuhan krom fari disaŭdigon en la japana lingvo, Verda Majo partoprenis ankaŭ aliajn kontraŭjapanajn kaj nacisavajn aktivadojn de la kultura rondo, tiel ke ŝi ekhavis pli kaj pli multan kontakton kun ĉina kultura rondo.

 

    La 25-an de oktobro Wuhan estis konkerita de japanaj militistoj kaj decembre de la sama jaro Verda Majo migris de Guilin kaj aliaj lokoj kaj fine venis al Chongqing, kie ŝi daŭrigis sian disaŭdigon en la japana lingvo en la Centra Radia Stacio kaj post nelonge fondiĝis internacia radia stacio gvidata de Kuomintango.

 

    Sube estas du epizodoj okazintaj en Chongqing dum la kontraŭjapana rezistmilito:

 

    Komence de 1939 popolamasoj okazigis grandskalan mondonacon cele kontribui kontraŭ japana agresado. Oni impete svarmas al la kontribua podio. Inter la donacantoj estis rikiŝistoj, fizikaj transportistoj, kolportistoj, nobelaj riĉuloj kaj ankaŭ politikaj kaj militaj sinjoroj kaj malriĉaj vidvinoj. Oni enĵetis kaj malgrandajn monerojn kaj grandajn sumojn en la kestojn, inter la donacitaj objektoj estis ankaŭ altvaloraj brakhorloĝoj, oraj ringoj kaj braceletoj. Propraokule vidante la patriotan pasion de la ĉina popolo Verda Majo estis profunde emociita. Ŝi decidis fari ankaŭ sian penadon. Vespere reveninte sian loĝejon, ŝi prenis siajn tutajn havaĵojn, sed ho ve, por vivtenado en la malriĉaj tagoj en Kantono kaj Hongkong, ŝi jam lombardis ĉiujn valorajn objektojn. Post taga laboro ŝia edzo Liu Ren rimarkis la malĝojan edzinon kaj konsolis: "Sen ajna valoraĵo vi do povas ne fari donacon." "Kion vi diris!? Sciu, vi ja estas ĉino!". Ŝi ĵetis malkontentan rigardon al la edzo kaj faris decidon. Ŝi prenis siajn oran ringon kaj brakhorloĝon, donacitajn al ŝi de la patrino kaj aĝa fratino, kiam ŝi edziniĝis al Liu Ren. "Elektu do por mi! Kion mi devas donaci el tiuj du objektoj?" Liu Ren faris cerbumadon kaj diris: "Vi do donacu la ringon. Por laboro vi ja devas ofte rigardi la horloĝon." Antaŭ la enlitiĝo ŝi atenteme metis la ringon ĉe sia kapkuseno por dormi kun la panjo lastan nokton. Frumatene de la sekvinta tago Verda Majo haste rapidis al la donacejo.

 

    La donacantoj en bonordo atendis, ankaŭ Veda Majo staris en tiu vico sed kiam venis ŝia vico kaj ŝi alte tenante la manojn por etendi la ringon al la podio, oni ankoraŭ ne havis tempon por akcepti la ringon, oni ne sciis, kiu kriis malantaŭ ŝi: "Ŝi estas japano. Ni ne akceptos ŝian donacon. Lasu la japanan virinon for!" Dume kelke da do dokistoj svingis la pugnojn kaj kriis: "For la japanajn imperiistojn!" La indigniĝintaj homoj svingis pugnojn al ŝi. Verda Majo do pene volvis sin, sentante ke la koleriĝintaj homoj sin puŝas al ŝi. Feliĉe, en tiu kriza momento ŝian menson subite lumigis saĝo. Ŝi rimarkis, ke sur la podio staris ŝiaj kolegoj en la politika departemento de kuomintanga registaro kaj kriis al ili: "Tiru min !" Nur tiumomente oni vekiĝis kaj tuj tiris ŝin al la podio." Oficisto de la Tria Buroo de la Politika Departemento de la Milita Komisiono de Kuomintang kriis per la tuta gorĝo: "Karaj samlandanoj, ŝi ja estas japanino, tamen ŝi simpatias kun ni ĉinoj. Nun ŝi laboras en la Tria Buroo. Hodiaŭ ŝi donacas monon por la rezistmilito kaj anstataŭ kontraŭstari ŝin ni devas bonvenigi ŝin." Tion dirinte, li klinis sian kapon al Verda Majo kaj akceptis la de ŝi etenditan oran ringon, dirante: "En la nomo de la ĉina popolo mi dankas vin. Vi ja estas la unua eksterlandano, kiu donacas al ni kontraŭ la japanaj agresantoj." Refoje tumultis la popolanoj sub la podio kaj la indignaj homoj sin ŝanĝiĝis en respektantajn kaj varme aplaŭdis al Verda Majo. Verda Majo starante sur la podio ĝenate riverencis al la popolanoj sub la podio kaj bonkoraj studentoj akompanis ŝin reveni hejmen.

 

    Aŭguste de 1939 okazis alia interesa afero. Ĉar la loĝejo de Verda Majo estis nemalproksime de la Internacia Radia Stacio, kie ŝi laboris, tial ŝi iris al la laborloko kaj reiris hejmen ĉiutage piede sur mallarĝa dezerta vojo. Vespere de iu tago, kiam Verda Majo piediris sur la vojo, ŝi rimarkis, ke malantaŭ ŝi kun hasta paŝbruo kelke da homoj postiris. Ŝi turnis sin kaj vidis la sekvantojn. "Ĉu mi kuru?" pensis ŝi, kaj tuj ŝi certiĝis, ke ŝi neniel forlasos ilin. "Ĉu kriu por helpo?" Tiutempe la alta kaj forta figuro de Liu Ren aperis en ŝia cerbo. Ŝi do laŭte kriis pri la nomo de Liu Ren kaj kuris al la hejmloko, sed nur post kelkaj paŝoj, ŝi estis puŝfaligita de la sekvantoj. Ŝi trovis siajn okulvitrojn kaj vidis la malicajn kaj frostigajn okulojn. "Sinjoroj, kion vi volas?" ŝi balbutis per sia neklara ĉina lingvo. "Spiono, vi certe estas japana spiono. Ni do mortigu la damnindan japanaĉon." Apenaŭ finis siajn vortojn, ŝi jam sentis, ke kelke da fortaj pugnoj falis sur ŝian marasman korpon.

 

    En momento solidaj batoj falis sur ŝiajn bruston kaj dorson. Oni forprenis ŝian sakon kaj serĉis la enhavon. "Nun mi rigardu, kion sekretan vi ŝtelis."

 

    Ŝi ekflamiĝis: "Donu al mi!" Ŝi sciis, ke en la sako estas la de ŝi ĵus skribita artikolo por radiodisaŭdigo morgaŭa. Se oni fuŝos ĝin, kion ŝi parolos antaŭ la megafono. Je tio ŝi pafis sin al la artikolo, sed ŝi ja estas malforta kaj tute ne povas rivali kontraŭ la fortaj viroj. Oni kructordis ŝiajn brakojn malantaŭe.

 

    Je tiu momento iu elprenis ŝian artikolon kaj kun balbuto legis:

 

    "Karaj ĉinaj soldatoj:

 

    "Antaŭ ĉio mi adresas al vi korajn salutojn. Mi jam de longe volis iri al la fronto por bati la agresantojn, sed mi timas ke vi min mortigos kaj almenaŭ blasfemos min, ĉar mi estas virino el malamika lando...

    "Se mi havus du korpojn, mi do irus al la japanaj militistoj kaj bone diskutus kun ili por ke ili ne masakru la ĉinajn fratojn... Se mi havus mil manojn, mi do irus fronten por servi al la vunditaj ĉinaj soldatoj...Vi ja estas bravaj, sentimaj. Do brave batalu en la fronto. Mi faru ĉion eblan por subteni vin. Via japana amiko Verda Majo."

 

    Ili mirigite gapis je la momento kaj post kelka sekundo ili iris al ŝi kaj kun bedaŭro sin senkulpigis: "Sinjorino, pardonon. Ni ja misopiniis, ke vi ... Rigardu, ĉu ni vundis vin?"

 

    Verda Majo grandanime ekridis, kaj laŭ japana kutimo riverencis: "Ne gravas. Mi estas ĝoja, ke la artikolo estas nedifektita. Fratoj, vi iru hejmen."

 

    "Vi iru antaŭe, kaj ni sekvos vin,"

 

    "Bone," tolerante la korpan doloron, ŝi piediris hejmen. Ŝi ja ne konigis la ĵus okazintan al Liu Ren, sed de la sekvanta mateno ŝi rimarkis, ke ĉiufoje survoje estis iu el la supre menciitaj laboristoj sekvis ŝin por ŝin skolti al la internacia radia stacio.

 

    La 27-an de Julio, 1941, oni faris memorkunvenon por celebri la 4-jaran datrevenon de Guo Moruo, kiu revenis Ĉinion por rezistmilito. Kamarado Zhou Enlai kaj lia edzino Deng Yingchao persone ĉeestis la kunvenon. Zhou jam antaŭ longe informiĝis pri la heroa historio de Verda Majo. Li aliris al Verda Majo kun pokalo en la mano kaj proponis tosti por ŝia sano kaj fervore diris al ŝi:"japanaj militaristoj nomas vin dolĉvoĉa naciperfidulo, sed efektive, vi estas fidela filino de la japana popolo. Vi estas vera patrioto." La vortoj de Zhou Enlai donis al ŝi grandan inspiron. Farante subskribon sur la ventumilo Deng Yingchao faris sian subskribon speciale apud tiun de Verda Majo kaj diris al ŝi: "Lasu nin kune batali !"

 

    Verda Majo skribis:

 

    "Mi amas Japanion, ĉar ĝi estas mia patrio, kie vivas miaj gepatroj, gefratoj, geparentoj kaj geamikoj – kun multe da karmemoroj.

 

    "Mi amas Ĉinion, ĉar ĝi estas mia nova hejmlando, kie min ĉirkaŭas multaj bonkoraj kaj laboremaj kamaradoj.

 

    "Mi malamas, per mia tuto malamegas la hommurdon inter la du popoloj. Kiu el ili viktimus, mi droniĝus en neelsaveblan malĝojon...

 

    "Sed nun, mi volonte aliĝus al la ĉina armeo, se eble, ĉar ĝi batalas por la liberigo de la nacio, ne kontraŭ la japana popolo, sed kontraŭ la japanaj imperiistoj, kaj plie ĝia venko destinos ankaŭ helan estonton de la Oriento."

 

    Verda Majo montris klare sian amon kaj malamon.

 

    Ŝi estas fervora kaj diligenta esperantisto kaj verkisto. Ŝi diligente laboris, lernis kaj verkis. Ŝi ĉiam diligente verkis, escepte nur de tio, kiam la filo ŝin iomete ĝenis. Ŝi preskaŭ ne havis tempon por ripozi. Ŝi ja komencis verki libron per siaj travivaĵoj en Ĉinio "En Batalanta Ĉinio", kiu estis publikigita unu post alia en la revuo "Kontraŭatako"

 

    Verda Majo ofte kontribuis artikolojn al la duonmonata Esperanta periodaĵo Heroldo de Ĉinio, redaktita kaj presita de la Esperanta sekcio de la Tria Buroo. Inter ili estis "En la Maja Ĉefurbo, Venas la Vintro, Ne foras l' Printempo, "Profilo de Japanaj Studentoj, Batalante Ili Iras Antaŭen",,

 

    Dum longa tempo en la periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito Verda Majo laboris gvidate de s-ro Guo Moruo en la Tria Buroo kaj en Wuhan kaj en Chongqing.

 

    La 15-an de aŭgusto 1945, la informo pri kapitulaco de Japanio atingis Chongqing kaj ekbolis la tuta urbo, oni kun granda ĝojo faris manifestacion, por la venko post 8-jara sanga rezistmilito. Verda Majo kun torĉo partoprenis la paradon, ŝi sentis neelteneblan ĝojon de la ĉina popolo.

 

    Tiam estis la tagoj, kiam minacis la interna milito inter Kuomintngo kaj la Komunista Partio de Ĉinio kaj plie Verda Majo naskis filinon Liu Xiaolan. Por sekureco Verda Majo veturis al Nordorienta Ĉinio kaj tie lekciis en universitato. Verda Majo rimarkis sian gravediĝon. Por neĝeni la laboron, ŝi decidis fari al si abortigon. Tamen en la operacio pro infektiĝo la malsano graviĝis kaj la 10-an de januaro, 1947, nia estimata samideano Verda Majo por eterne forlasis la mondon. Tiam ŝi estis nur 35-jara.

 

    Liu Ren, ŝia edzo, korŝire malĝoja kaj pro grava malĝojo mortis post nur 100 tagoj de ŝia forpaso.

 

    La popolo de Jiamusi enterigis tiun paron da heroaj internaciistoj en la Martira Tombejo en la suda parto de la urbo.

 

    Memore la bravan internaciiston, fidelan amikon de la ĉina popolo ĉiujare multe da ĉinaj gejunuloj kaj precipe esperantistoj faras kondolencan aktivadon antaŭ la paro da alabastraj steleoj de Verda Majo kaj ŝia edzo.

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng