2012-10-25
 Eleganta bluet-blanka porcelanaĵo elprenita el la bakforno |
|
 Tradicia antikva bakforno refunkciigata |
La 22-an de oktobro la drak-bakforno en la dinastio Song (960-1279) antaŭ pli ol mil jaroj estis refunkciigita en la zono de la ekspozicio pri popolaj moroj de la antikvaj bakfornoj en Jingdezhen, Jiangxi-provinco de Ĉinio.
K iam la elegantaj bluet-blankaj porcelanaĵoj estas elprenitaj el la bakforno, ilia beleco tuj frapis la okulojn de la ĉeestantoj. Multaj ĉinaj fakuloj pri porcelano kune atestis la historian momenton.
La drak-bakforno en la dinastio Song havas tre gravan historian pozicion en Ĉinio. La bakado de bluet-blankaj porcelanaĵoj per ĝi estas granda kreivo en la historio de porcelano-produktado kaj pro tio Jingdezhen fariĝis produkta centro de porcelanaĵoj en la mondo dum la jaroj Jingde (1004-1007) de la dinastio Norda Song.
La rekonstruita drak-bakforno havas la longecon de 31 metroj, la larĝecon de 2 metroj, la altecon de 1.9 metroj kaj la kamentubon altan je 5 metroj. Ĝi povas baki pli ol 10 mil porcelanaĵojn. Je la 11-a horo kaj 8 minutoj de la 19-a de oktobro oni oficiale bakis porcelanaĵojn per la bakforno kaj malfermis ĝin je la 9-a horo kaj 9 minutoj de la 22-a de oktobro.
Lü Chenglong, direktoro de la sekcio de la antikvaj porcelanaĵoj de la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino, diris, ke la ĉi-foje bakitaj bluet-blankaj porcelanaĵoj en Jingdezhen povas esti rigardataj kiel reapero de la porcelanaĵoj de la dinastio Song antaŭ pli ol mil jaroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|