Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Junulara viglo festo-bude en Tokio
2012-10-25


Budo de Esperanto 
 

SAITO Yosinori (dekstre) instruas Esperanton en kvin-minuta kurso. 

 

    La 6-an kaj 7an de oktobro, 2012, la Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj la Japana Esperanto-Junularo (JEJ) partoprenis en "Global Festa Japan (Tutgloba Festo Japanio) 2012", la plej granda aranĝo pri internacia kunlaboro en la lando. La evento havis lokon en la Parko Hibiya, centra Tokio. Ekde 1990 diversaj instancoj, i.a. la japana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, kunorganizas la aranĝon, kies celo estas klerigi la publikon kaj precipe la junularon pri la graveco de internacia kunlaboro, i.a. evolu-helpo. Ĉi-jare pli ol 210 registaraj intancoj, NROj kaj firmaoj reprezentiĝis kaj la aranĝon vizitis ĉirkaŭ 100 000 personoj.

 

    Estas la tria fojo, ke Esperanto montris sian ekziston en tiu ĉi granda aranĝo. En 2010 SAITÔ Yosinori, kiu pli frue spertis organizan proceduron de la festo kiel ano de la Japana Vegetarana Asocio, proponis la esperantistan partoprenon al la siatempa estraro de JEI. Ĝis tiam iuj lokaj Esperanto-kluboj partoprenis en ne-esperantistaj eventoj pri internaciaj interŝanĝoj, sed en la ĉefurbo Tokio mankis tia reprezentiĝo. La sukceso de intergeneracia kunlaboro, per kiu efektiviĝis aparta junulara programo de la 92-a UK en Jokohamo, konvinkis la funkciulojn de JEI akcepti la ideon.

 

 
OKUNUKI Ken'tarô (dekstre) interparolas kun interesitoj.
 

Aleksandra WATANUKI varbas  ĉeestantojn de la kvin-minuta kurso.

 

    En la festo diversaj organizaĵoj starigis budon por diskonigi siajn agadojn. Ĉe la esperanta budo ĉi-jare ekspoziciiĝis i.a. du konataj mangaoj (bildstriaj romanoj). Unu el ili, kun la titolo "Darling wa gaikokujin (Mia kara estas eksterlandano)", estis elmontrata ekde la unua jaro kaj fokusas sur Tony LÁSZLÓ, usonano kun hungara-itala deveno, kies Esperanto-lernadon foje humure ilustras lia japana edzino kaj bildstria verkistino OGURI Saori. Alia mangao, "Bokura wa rakuen de musubareru (Ni estos ligitaj en paradizo)" komencis aperi felietone nur en tiu ĉi julio laŭ rakonto de roman-verkistino NANAI Kozue realigata de bildstria verkistino SORA Asuka. La rakonto temas pri amo inter studento kaj knabino, kiuj trovas unu la alian en virtuala mondo pere de Esperanto.

 

    La rekta kontakto kun granda nombro da homoj kaj la kunesto de diversaj NROj kun junaj membroj donas stimulon ankaŭ al la deĵorantaj esperantistoj, kiuj ekzemple jam en la unua jaro lanĉis kvin-minutan kurson de Esperanto en la budo imite al najbara NRO, kiu jam pli frue okazigis similan kurson pri la vjetnama. La mini-kurson oni okazigis preskaŭ seninterrompe, se kolektiĝis kelkaj ĉeestantoj, kaj dum du tagoj pli ol cent personoj eksciis pri la bazaj trajtoj de Esperanto. Krome laŭ la kvanto de disdonitaj flugfolioj pli ol mil personoj haltis ĉe la budo kaj iel informiĝis pri la lingvo.

 

    Ĉi-jare okazis bedaŭrinda koincido kun la 99-a Japana Esperanto-Kongreso, kiu dum la sama semajnfino okazis en la plej norda insulo de Hokajdo. Malgraŭ tio venis deĵori ĉe la stando 15 esperantistoj el Tokio, Saitama, Kawasaki kaj ĉirkaŭaj regionoj. Malgraŭ la rezigno pri la ĉi-jara IJK, la agadoj de JEJ lastatempe vigliĝas i.a. dank' al la ĉeesto de Leo SAKAGUCHI, japana-pola junulo el Germanio, kiu nun studas en Tokio: sub lia iniciato, ekzemple, sukcese okazis en julio renkontiĝo baptita kiel la Somera Esperanto-Kunveno kun 33 partoprenantoj el 7 landoj kaj la supre menciita roman-verkistino NANAI Kozue mem ĝin ĉeestis. En la fino de tiu ĉi jaro, de la 28a ĝis la 30a de decembro, JEJ ankaŭ organizos la 31-an Komunan Seminarion inter Ĉina, Japana kaj Korea Junularoj en Tokio.

 

NAKAMURA Daisin

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng