2012-10-25
 Preparo por integra translokado |
La 23an de oktobro komenciĝis la integra translokado de Zhaodong-stacidomo de la Ĉina Dongqing-a Fervojo por la konstruado de pasaĝero-fervojo inter la urboj Harbino kaj Qiqiha'er. Ĝi estas la unua projekto de protektataj malnovaj konstruaĵoj en nordorienta Ĉinio per integra translokado. En la tuta lando pli ol dek konstruaĵoj estis tiel translokitaj por la protektado kiel heredaĵoj.
Profesoro Tang Daixin el la Lernejo de Civila Inĝenierio sub la Harbina Instituto de Teknologio diris, ke la konstruaĵo estas malnova kaj malsolida, tial estas malfacile movi ĝin horizonte, kaj unu-metra moviĝo bezonas unu horon. La fervojo estis ekkonstruita en aŭgusto 1897 kaj ekfunkciis en februaro 1903. La ĉefa fervojo estas inter Manzhouli en okcidento kaj Suifenhe en oriento tra Harbino. Multaj konstruaĵoj laŭlonge de la fervojo estis dezajnitaj de rusoj kaj konstruitaj de ĉinoj per la ĉinaj materialoj. Ili atestas la pasintan cent-jaran historion kaj estas raraj kulturaj heredaĵoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|